vaskulo

vaskul/o

  1. [ANATOMIO] Unu- aŭ kelk-hista tubeto, tra kiu fluas organisma likvo: sangovaskulo, limfovaskulo. SIN. angio, vazo ².
    arterio, dukto, kapilaro, vejno.
  1. [BOTANIKO] Tubeto el vico de longe cilindraj ĉeloj, kondukantaj la alsupran sevon ĉe la vaskulplantoj; la ĉefa elemento de ksilemo kaj de ligno.
    floema tubo.
  • neperfekta vaskulo
    [BOTANIKO] Trakeoido.
    ksilemo.
  • perfekta vaskulo
    [BOTANIKO] Trakeo.
  • vaskula
    Rilata al la vaskuloj: [MEDICINO] vaskula difekto; kardio-vaskula afekcio (koncernanta la koron kaj la vaskulojn); [BOTANIKO] vaskulaj faskoj; vaskulaj plantoj (= vaskulplantoj).
  • vaskularo
    Tuto de la vaskuloj, de difinita organo aŭ organismo.
  • vaskul (ar)izi
    [ANATOMIO] [BIOLOGIO] Provizi korpoparton per pli malgrandaj vaskuloj (pp ĉefaj arterioj kaj vejnoj).
    nervizi.
  • vaskularito
    [MEDICINO] Inflamo de la vaskuloj de organo.
  • ĉilvaskulo
    [ANATOMIO] Limfovaskulo, tra kiu fluas ĉilo.

    vaskulo


    Iel rilatitaj:

    angix arterix ciliarx korx plantx sangx ĉilx