dorno

*dorn/o

  1. [BOTANIKO] Planta pikilo pli-malpli konusforma k rigida: ne ekzistas rozoj sen dornoj (B); dornpomujo (SIN. daturo); dornarbusto (Z).
  1. (plurale) Malutilaj plantoj kun dornoj: dornojn k pikaĵojn (la tero) kreskigos por vi (X); la tuta lando kovriĝos per dornoj k pikarbustoj (X); aliaj semoj falis inter dornojn k la dornoj kreskis k sufokis ilin (N).
  1. [ANATOMIO] Nomo de kelkaj anatomiaj elstaraĵoj: heliksa dorno (spina helicis) de la orelo; skapola dorno (spina scapulae); superdorna k subdorna fosoj (fossa supraspinata, infraspinata); dornfiŝo (SIN. gasterosteo).
    spino 2.
  1. [KOMUNUZO] Io simila al dorno: dorno de buko.
  1. (f) Io, kio doloras k ĝenas kiel dorno: por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la karno (N).
  • dorna
    1. Plena je dornoj: kiel dorna kano en la mano de ebriulo, tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj (Z).
    1. (f) Plena je malhelpaĵoj k malplezuroj: la dorna vojo de la honoro (Z).
  • dornaĵo
    Kreskaĵo enhavanta dornojn: ne semu inter dornaĵo (N).
  • dornejo
    Loko, kie kreskas dornoj.
    makiso, vepro.
  • dorneto
    [BOTANIKO] Eta planta pikilo: dornetoj de circio, de la frukto de kaŭkalido, de la talo de iuj likenoj.
  • dornumita
    [HERALDIKO] Provizita per malgrandaj dornoformaj dentetoj ĉe la randoj.

    dorno


    Iel rilatitaj:

    akacix akantx aralix astrakantx bugenvilx cezalpinix cirsix citrusx daturx fiŝx plantx rozx