koniferoj
konifer/oj (Z)
[BOTANIKO] Klaso (Coniferae, SIN. Pinopsida), el gimnospermoj, de arboj kaj arbustoj kun ledecaj, ĝenerale plurjaraj, pinglo-, lancet- aŭ skvam-formaj folioj, kun skvam- aŭ ŝildo-formaj stamenoj, kies plurĉelaj poleneroj produktas ne moviĝemajn gametojn po du, kaj kun inseksaj infloreskoj kaj ŝajnaj fruktoj, kiuj estas konusoj aŭ berkonusoj; ĉ. 600 sp-oj el 70 g-oj el 7 fam-oj, i.a. pinacoj kaj kupresacoj. SIN. pinopsidoj.
pinglarbo.
Iel rilatitaj:
agatidx
araŭkarix
cedrx
cembrx
cugx
florx
plantx