-id

*-id/


I- Sufikso esprimanta la ĝeneralan ideon de naskiteco, kaj uzata:
  • A. pri homoj por signifi, sen ia nuanco pri aĝo:
    1. 'filo de': reĝido (Z), princido; Telamonid' Ajakso (Z); la Peleido Aĥilo; grafidino (B).

    RIM. Oni renkontas tiun uzon preskaŭ nur post titolnomoj kaj propraj nomoj antikvaj.
    1. 'unu el la devenantoj de': homido (Z), Atreidoj, Heraklidoj, Napoleonidoj (Z); Karolidoj, Izraelidoj (Z); Nereidinoj; (f) la Homeridoj (epigonoj de Homero); (analoge) landido (indiĝeno), latinidaj lingvoj;
  • B. pri bestoj aŭ plantoj, por signifi 'juna naskito de': ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido-nematura koko (Z); ŝafido, porkido, bovido (Z); bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj (Z); plantido (Z); ĝi elkreskigis novajn branĉidojn (Z); trunkido.
  • C. [KEMIO] pri substancoj, por nomi kombinaĵojn:
    1. neorganikajn, formitajn de nemetalo kun metalo aŭ alia nemetalo, sen oksigeno, aldonante la suf-on al la nomo de la elektronegativa substanco: tetraklorido karbona (aŭ: de karbono), CCl4; plumba sulfido, PbS; amonia cianido, NH4CN; natrio hidrido, NaH ktp;
    1. organikajn, diversaspecajn, precipe esterojn (glicerido) kaj kategoriojn de glucidoj (sakarido, glukozido, nukleozido);
  • ĉ) [ASTRONOMIO] pri ĉielaj korpoj, por signifi klason de variantaj steloj: Cefeidoj.
  • II- Memstare uzata morfemo kun la signifo:
  • 1 Naskito, infano, filo: geedzoj kun multaj idoj.
    1. Posteulo: postnepo post multaj generacioj: ni ĉiuj estas la idoj de Adamo; Dio la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj (X).
    1. (f) Disĉiplo: la idoj de Apolono (poetoj), de orfeo, de sankta Bruno.
  • idaro
    Posteularo de unu praavo: ilia idaro post ili (X); naskigu idaron al via frato (X).
    semo.
  • idarano
    Iu devenanta de malproksima praavo.

    -id

    PMEG: [id]

    Kanguruo kun ido en la marsupio. La rostata kokido apetitveke oriĝis.
    disĉiplo. filo. juna naskito de.
    naski.

    Iel rilatitaj:

    Bofrontx abortx aĝx bovx devenx familix filx fiŝx fratx junx naskx patrx plantx posteulx