fungo

*fung/o

[BOTANIKO] Ano de fungoj.
  • fungoj
    [BOTANIKO] Regno (Fungi el eŭkariotoj) de heterotrofaj, senklorofilaj, talohavaj vegetaĵoj, kun kitina ĉelmuro, saprofitaj, parazitaj aŭ simbiozaj, iuj vermetkaptaj, plejparte reproduktiĝantaj per sporoj: ĉampinjono, rustfungoj, melduo, ŝimo estas fungoj; taloj de fungoj estas tre diversformaj; likeno estas fungo simbiozanta kun algo; (f) la fungo de atombombo.
    likenoj, plantoj, kromistoj, oomikotoj, protozooj, miksomikotoj.
  • malsuperaj fungoj
    Aliaj fungoj ol bazidi- kaj asko-mikotoj, i.a. zigomikotoj.
  • mitozosporaj fungoj
    Grupego de fungoj (sistematike nenatura) nur nesekse reproduktiĝantaj (per mitozo, precipe per mitozaj sporoj); ĉ. 15 000 sp-oj el 2 600 g-oj: la mitozosporaj fungoj estas neperfektaj stadiformoj de askomikotoj kaj bazidiomikotoj. SIN. neperfektaj fungoj. [VIDU] konidio.
  • neperfektaj fungoj
    (Fungi imperfecti) Mitozosporaj fungoj.
  • superaj fungoj
    Grupego de fungoj, ampleksanta asko- kaj bazidi-mikotojn.
  • funga
    Rilata al fungoj: funga toksiĝo.
  • fungaĵo
    ĉia elkreskaĵo kun aspekto de fungo.
  • fungejo
    Loko, kie oni kreskigas fungojn.
  • fungicido
    Fungomortiga substanco: fungicida efiko.
  • fungologo
    Specialisto pri fungologio. SIN. mikologo.
  • fungologio
    Scienco pri la fungoj. SIN. mikologio.
  • fungozo
    [MEDICINO] Parazita afekcio, kaŭzata de fungoj. SIN. mikozo.
  • askofungoj
    Askomikotoj.
  • bazidifungoj
    Bazidi (o)mikotoj.
  • buterfungo
    Sp. flava boleto.
  • ĉapelfungo
    Fungo kun pli-malpli ĉapelforma bazidiujo portata aŭ ne de stipo.
    ombrelfungo.
  • ergotfungo
    Vd ergoto.
  • fajrofungo = tindrofungo.
  • favofungo
    Vd favo.
  • gistfungo
    Vd gisto.
  • hepatfungo
    Fistulino.
  • koralfungo
    Klavario.
  • laktofungo
    Laktario: karotsuka laktofungo, sangosuka laktofungo.
  • lamenfungo
    Bazidifungo kun ĉapelo lamenohava, ekz. agariko, amanito, laktario, rusulo.
    tubofungoj, porofungoj.
  • larmofungo
    Sp. larma serpulo.
  • mukofungoj
    Miksomikotoj.
  • muskardinfungo
    Neperfekta fungo (el sp. de Metarhizium aŭ de Paecilomyces), estiganta muskardinon.
  • muŝfungo
    Muŝa amanito.
  • ombrelfungo
    Bazidifungo kun bazidiujo ombrelforma, konsistanta el ĉapelo kaj stipo, ekz. amanito, boleto, ĉampinjono.
  • oranĝofungo
    Cezara amanito.
  • orelfungo
    Aŭrikulario.
  • piknidifungoj
    Grupo de neperfektaj fungoj, formantaj piknidiojn.
  • pintfungoj
    Nenatura grupo de bazidifungoj, kies bazidiujo portas pintajn alpendaĵojn himenikovritajn.
    hidno.
  • polvofungoj
    Fungoj el likoperdacoj (precipe bovisteo kaj likoperdo), kies ferma bazidiujo maturstadie per poro apekse ellasas brunan polvecan sporaron.
  • porofungoj
    Grupo de bazidifungoj kun aŭ sen stipo, kun ĉapelo malsupraflanke multapora, sed sen apartigebla tavolo de tuboj. SIN. poliporo 2.
    tubofungo, lamenfungo.
  • rustofungoj
    Uredaloj.
  • smutfungo
    Ustilagalo.
  • sporsakfungo = askomikoto, askofungo.
  • tindrofungo
    (kn) Sp. de poliporo vs kun hufoforma bazidiujo, kies karno iam estis utiligata kiel sangadohaltiga rimedo k, trempita en salpetra acido, por ekbruligo: vera tindrofungo (Fomes fomentarius); gajna tindrofungo (Ochroporus igniarius). [VIDU] tindro.
  • tremfungo
    Tremelo.
  • tubofungoj
    Grupo de ombrelfungoj, kies ĉapelo malsupraflanke portas tubaron facile apartigeblan de la ĉapelkarno. SIN. boletoj vs.
    porofungoj, lamenfungo.

    fungo

    REVO: [fungo]
    kantarelo.rusulo.amanito.ŝimo.trufelo.likeno.buter'fungo.nobla.ruĝa boleto.malglata boleto.klavario.

    Bildvortaro

    199 : Manĝeblaj fungoj
    199-01 : kampa ĉampinjono; paŝteja ĉampinjono; agariko
    199-02 : micelio (el hifoj) kun fruktokorpoj (fungoj)
    199-03 : ĉampinjono [laŭlonga sekco]
    199-04 : ĉapelo kun lameloj
    199-05 : vualo
    199-06 : lamelo [sekco]
    199-07 : bazidioj (sur lamelrando kun bazidisporoj)
    199-08 : ĝermantaj sporoj
    199-09 : blanka trufo (saksporfungo)
    199-10 : trufo [ekstera aspekto]
    199-11 : trufo [sekco]
    199-12 : internaĵo kun askoj [sekco]
    199-13 : du askoj kun sporoj
    199-14 : manĝebla kantarelo; ovofungo; kokokresto
    199-15 : bruna boleto; kaŝtanboleto
    199-16 : manĝebla boleto; sciuropano
    199-17 : tubeta tavolo; tubforma bazidiujo
    199-18 : stipo
    199-19 : pirforma bovisteo
    199-20 : globforma bovisteo; polvofungo; fungo-ovo
    199-21 : buterfungo; flava boleto
    199-22 : raspstipa boleto; betulfungo
    199-23 : delikata rusulo
    199-24 : skvama pikilofungo; hidno
    199-25 : manĝebla klitocibo; manĝebla funelfungo
    199-26 : manĝebla morĥelo; spongofungo
    199-27 : konusa morĥelo
    199-28 : mielofungo; armilario; miela faskofungo
    199-29 : karotsuka laktario; karotsuka laktofungo
    199-30 : granda lepioto
    199-31 : falva poliporo
    199-32 : ora klavario; flava kaprinbarbo
    199-33 : ŝanĝiĝema folioto, faskofungo

    Eble rilatitaj:

    agarikx, aktinomicetx, antibiotikx, armilarix, aspergx, astrex, aŭrikularix, bazidix, blastomicetx, boletx, botritx, bovistex, ĉampinjonx, dekurx, muŝx, plantx,

    Iel rilatitaj:

    agarikx aktinomicetx antibiotikx armilarix aspergx astrex aŭrikularix bazidix blastomicetx boletx botritx bovistex dekurx ecidix ecix muŝx plantx ĉampinjonx