abio

REVO: [abio]


  1. [botaniko] (ss) G. (Abies el pinacoj) de pingl arboj sen ŝosetoj, kun plataj pingloj, kiuj defalinte postlasas rondajn, ne elstarajn cikatrojn, kaj kun staraj konusoj, kies skvamoj iom post iom defalas; 49 specoj, N-Hemisferaj.

  • abiaro (Z)
    Arbaro el abioj.
  • balzama abio
    Speco (A. balsamea), el Kanado, kun ruĝaj, rezinkovritaj burĝonoj k kun pingloj similaj al tiuj de la blanka abio, karakterize aromaj k oblikve suprendirektaj.
  • blanka abio
    Speco (A. alba) el Eŭropo, kun obtuzaspektaj pingloj, kies suba flanko havas du blankajn striojn, k sidantaj laŭ du vicoj ambaŭflanke plataj, tiel formantaj kvazaŭ disigan mezan limion sur la ŝoso.
  • Hispania abio
    Speco (A. pinsapo), el S. Hispanio, kun mallongaj, ne pikaj pingloj, formantaj sur la ŝosoj, kvazaŭ tubobroson.
  • skvama abio
    Speco (A. squamata), el ĉinio, kun oranĝa k rozete bruna ŝelo estiganta grandajn skvamojn paperecajn, volviĝemajn.
    1. [botaniko] (vs) Abio 1 k parencaj genroj (i.a. cugo, pseŭdocugo k piceo), forstumataj por ligno ofte ĉarpente ekspluata; iuj sp-oj estas uzataj en pluraj landoj kiel ornamaĵo ĉe Kristnaska festo: abio vi, kun foliar' fidela!
      kristarbo, cedro, lariko, pino.


  • pingloarbo, kristarbo, jularbo sapindacoj, piceo, cedro
    arbo

    Iel rilatitaj:

    Kristx arbx buksx cedrx cugx florx julx konusx larikx lignx pinglx pinx plantx sapindx