sojo

soj/o


[KUIRARTO] Densa bruna aroma likvo, preparita el sojfaboj, kaj uzata kiel saŭco aŭ spicaĵo en kuirado.
  • sojfabo
    1. [BOTANIKO] La semo de sojherbo, flava, bruna aŭ nigra, riĉa je proteinoj kaj lipidoj, uzata en la homa kaj dombesta nutrado sub formo de kuiritaj semoj, oleo, margarino, sojlakto, sojkazeo, rekremento k.a.
    1. [BOTANIKO] (evi) = sojfabujo, sojherbo.

    RIM. La Eŭropanoj erare nomas 'verda sojfabo' mungon 2.
  • sojfabujo, sojherbo
    [BOTANIKO] Herbo (sojglicino), grandskale kultivata por verda sterko kaj por sojfabo.
    mungo, vigno.
  • sojlakto
    Likvo, ricevita post pistado kaj kuirado de sojfaboj en akvo.
  • sojkazeo
    Kazesimila, proteinriĉa manĝaĵo el faboj, populara en E Azio. SIN. toufuo.
  • sojplantidoj (evi) = mungidoj.

    sojo


    Iel rilatitaj:

    aspergx plantx