[ AGRIKULTURO] Plata aŭ nivelita peco de grundo, preparita por plantoj: mia amato iris al la bedoj de aromaĵoj por kolekti rozojn (X); florbedo, fragbedo, sembedo (el kreskantaj semitaj plantoj); herbobedo (malgranda, flegata gazono); enbedigi.
sterkobedo Bedo, preparita el humo aŭ mulĉo kun sterko, por akceli la disvolviĝon de la semoj.
varmobedo Enkadrigita bedo, kiun oni varmigas per submeto de fermenta sterkaĵo aŭ per varmakvaj tuboj aŭ per elektraj rezistiloj. platbando. bedo