eriko

erik/o (2)

  1. [BOTANIKO] G. (Erica el erikacoj) de plantoj-daŭrafoliaj arbustetoj, tufarbustoj k kelkaj trunkarbustoj-kun folioj densaj, ĝenerale verticilaj, pingloformaj k kun floroj multanombraj, ofte malgrandaj, ruĝaj, blankaj aŭ flavaj, kloŝ-, kruĉ- aŭ tub-formaj, 4-nombraj, unuopaj aŭ en apeksaj umbeloj aŭ spikoj; ĉ. 735 sp-oj el Eŭropo, la Mediteranea regiono, Makaronezio k Afriko, multaj pororname kultivataj.
  1. [KOMUNUZO] ĉiu arbusteto aŭ arbusto el la g. Erica k parencaj g-oj, precipe kaluno.
  • erikacoj
    Fam. (Ericaceae) kosmopolita de ĉ. 3 400 sp-oj el 107 genroj, i.a. eriko, arbuto, kaluno, rododendro k vakcinio.
  • erikejo
    Nekulturata loko, kie kreskas precipe erikoj: dometo el torfo staras sur la erikejo (Z).
  • Erik/o (Z)
    Vira nomo.

    eriko


    Eble rilatitaj:

    arbutx, arbx, arktostafilx, azalex, florx, plantx,