penetri

*penetr/i

  1. (ntr) Enigi profunde internen: la aero penetras en la pulmojn de la homo (Z); tiam penetris al ĝi la odoro de la asperulo (Z); de ekstere penetradis ankoraŭ al sia orelo la sama bruo (Z); la veneno penetris en la cerbon (Z); eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj branĉoj de la arboj (Z); epidemio penetras en la landon (B); (f) tiu malboneco penetris ĝis via koro (X); estas kvazaŭ spirito de Dio subite penetrus en vi (Z); la racio ankoraŭ ne multe penetris en la homajn cerbojn; la novaĵo penetris ĝis tie; E. ne penetris en tiujn rondojn.
  1. (ntr) Profunde sin enigi, trairante aŭ repuŝante la barojn: la tranĉflanko de la hakilo penetris profunde en la kolon de la ĉevalo (Z); la radikoj penetris potence en la rokon; la kuglo penetris ĝis la osto (B); la malamikaj trupoj penetris en la provincon; ĉu ni penetros pli profunden en la landon? (Z) (f) kiel ponardo en min penetras ĉiu vorto (Z).
  1. (tr) Enigi sekse: je mia miro Nikolaj penetris min tute facile (U).
  1. (tr) Sorbiĝe tute trairi: frosta vento lin penetris ĝis la ostoj; ŝiaj vestoj, penetritaj per peza akvo, ŝin malsupren tiris (Z); (f) penetros vin la spirito de la Eternulo (X); ŝi sentis sin kvazaŭ penetrita de ĝoja sendanĝereco (Z); observu lin, ankaŭ mi lin penetrados per okuloj miaj (Z); lia rigardo estis tiel penetranta, ke [...] (Z).
  1. (tr) Malkovri, diveni: penetri ies sekretojn; penetri la misterojn de la naturo.
    bori, invadi, eniri, enprofundiĝi, enradikiĝi.
  • penetr (ad)o
    Ago de iu, io penetranta: al koro penetro per okula fenestro (Z); la penetrado de la toksinoj en la ĉelojn; penetrado de armeo en nian landon.
  • penetrebla
    Tia, ke oni povas ĝin penetri: penetrebla ŝtofo, grundo, afektado.
    permeabla, tralasa.
  • penetrema
    Kapabla facile kaj profunde penetri: penetrema odoro; (f) penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen (Z); penetrema spirito.
    sagaca, klarvida.
  • penetrigi
    Fari, ke iu aŭ io penetru en ion: ni sukcesis penetrigi niajn reprezentantojn en la parlamenton; penetrigi ideon en la cerbon de iu; penetrigi en la ĉiutagan vivon la uzadon de E.
  • penetriĝi
    Iĝi penetrita: li tute penetriĝis de sia misio.
  • penetriveco
    [FIZIKO] La eco de korpo, radio ks trapasi iun medion, alian korpon ks.
  • duonpenetrebla = duontralasa.
  • nepenetrebla
    Tia, ke oni ne povas penetri en ĝin: nepenetrebla arbaro (Z); nepenetrebla tolo (B); li montris nepenetreblan vizaĝon.
  • interpenetri (ntr)
    Havi komunan parton: la du solvaĵoj interpenetras je normala temperaturo; (f) tiuj du fakoj ofte interpenetras; en E. vortaro kaj gramatiko interpenetras konstante.
  • trapenetri (tr)
    1. Tute, plene penetri: la suno ne sukcesas trapenetri la nubojn; ĉio estis trapenetrita de malsekeco; netrapenetrebla densejo (Z); terura ĝemo trapenetris ĉien; (f) la tuta libro estas trapenetrita de tiu ideo, per militimpresoj; la feliĉo trapenetras mian sangon kaj miajn pensojn (Z).
    1. Perforte penetri: trapenetri sekreton (B).

    penetri


    Iel rilatitaj:

    akrx lokx plantx rigardx vizaĝx