talo

tal/o¹


[ANATOMIO] (talus) Tarsa osto de la reptilioj kaj mamuloj, kiu ĉe la mamuloj situas sur la kalkaneo kaj malantaŭ la navikularo, kaj subportas la tibion kaj la fibulon.
  • tal/o²
    [BOTANIKO] (thallus) Vegeta korpo de la talofitoj, havanta nek tigon nek foliojn nek radikojn.
    kormo.
  • tal (o)fitoj
    [BOTANIKO] Grupego de plantoj (Thallophyta), nenatura, al kiu apartenas algoj, parto de la briofitoj (talaj hepatmuskoj) kaj laŭ malnovaj klasifikoj ankaŭ bakterioj, cianobakterioj, fungoj kaj likenoj. SIN. talplantoj.

    talo


    Iel rilatitaj:

    algx astragalx briozox plantx