ĉiro

ĉir/o

  1. [ BOTANIKO] Maldika, volva organo de grimpaj plantoj, per kiu ili alkroĉiĝas: ĉiro devenas el folio (foliĉiro, ekz. ĉe diversaj fabacoj), tigo (tigoĉiro, ekz. ĉe vito), aŭ adventiva radiko (radikĉiro, ekz. ĉe vanilo).
  1. [ZOOLOGIO] Fadenforma apendica palpilo ĉe diversaj senvertebruloj, i.a. poliketoj, krinoidoj k brankiostomo.
    barbfadeno.
  • ĉireto
    [ZOOLOGIO] ĉiroforma organeto de iuj ciliuloj.

    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO adventivx citrolx grimpx palpx plantx radikx