grefti

greft/i (tr)

  1. [AGRIKULTURO] Enigi vivantan parton de planto en alian planton, por ke ĝi fiksiĝu kaj daŭrigu sian kreskadon tie: sur tiun ĉi hiskiamon oni greftis folion de tabakplanto; grefti kultivitan rozujon sur sovaĝan.
  1. [MEDICINO] Enplanti sur individuon pecon el histo aŭ organon, deprenitan aŭ el la sama individuo aŭ el alia: nur lastatempe oni sukcesis grefti renon, koron.
  • grefto
    La operacio, per kiu oni greftas: grefto estas esenca procedo en hortikulturo; haŭta, osta, ovaria, kornea grefto.
  • greftado
    La ago de greftanto.
  • greftaĵo
    1. La parto de planto (branĉeto aŭ burĝono) greftata sur alian planton: greftaĵo kaj bazotrunko, en tia eksperimento, eĉ ne bezonas aparteni al la sama specio.
    1. Histo aŭ organa peco, greftata sur alian aŭ la saman individuon: forĵeto de la greftaĵo [VIDU] imunologio.
  • greftilo
    Speciala tranĉilo por grefti.
  • engreftiĝi
    Iĝi greftita: se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon [...] (N).
  • kungrefti
    Kunigi per grefto: plantoj el diversaj genroj povas sukcese esti kungreftataj.
  • burĝongrefti = inokuli, okuli.

    grefti


    Iel rilatitaj:

    ciklosporinx plantx ĝardenx