sterolo

sterol/o


[KEMIO] (kn) Steroido kun alkohola grupo: la steroloj estas ĉefaj komponantoj de la ĉelmembranoj, de pluraj hormonoj kaj vitaminoj.
  • animalsterolo
    Zoosterolo.
  • ergotosterolo
    Ergosterolo.
  • fitosterolo
    (kn) Sterolo karakteriza de la superaj plantoj. SIN. plantosterolo.
  • kolesterolo
    [KEMIO] Sterolo, C27H45O, de multaj animaloj (i.a. de la homo), troviĝanta en preskaŭ ĉiuj ĉeloj, en multaj naturaj animalaj grasoj, kiel estero ekz. en lanolino (langraso), en la sango ktp; sintezata en la hepato, troviĝanta en la galo (0,0 [GEODEZIO] %), ĝi povas esti precipitata en la galveziko kaj formi kalkulusojn.
  • kolesterolemio
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] Kvanto de kolesterolo en la sango.
  • lanosterolo
    Antaŭanto en la biosintezo de kolesterolo.
  • plantosterolo
    Fitosterolo.
  • zoosterolo
    (kn) Sterolo parenca al kolesterolo, karakteriza de la animaloj. SIN. animalsterolo.

    sterolo


    Iel rilatitaj:

    plantx