embrio

*embri/o

  1. a) [BIOLOGIO] [ZOOLOGIO] Evoluanta organismo, estiĝinta el ĝenerale fekundigita ovo, ĝis atingo de aŭtonome stadiformo (animalido, inkl. larvon), t.e. ĝenerale ĝis ĝi forlasas la ovomembranojn.

b) [BIOLOGIO] [ZOOLOGIO] ĉe la mamuloj, tia evoluanta organismo en la patrina utero, ĝis la stadio de feto: ĉe homo, oni konsideras, ke de la 4a monato de gravedeco la embrio iĝas feto.
  1. a) [BOTANIKO] Junega semplanto, ĝis ĝi forlasas la semon.

b) [BOTANIKO] Junega sporofito de briofito.
ĝermo, kotiledono, primordio.
  1. (f) Komenca kruda skizo de ideo, teorio, projekto.
    rudimento.
  • embria
    Rilata aŭ apartena al la embrio: embria stato de larvo, de projekto; vin mi fidis de la embrieco, de la ventro de mia patrino (X).
  • embriigi
    Estigi embrion en ina utero: ĉu mi embriigis tiun tutan popolon? (X).
    generi, naskigi.
  • embriiĝi
    Estiĝi sub formo de embrio: embriiĝis homo (X).
  • embri (o)fitoj
    [BOTANIKO] Grupego de plantoj karakterizataj de embrio 2 k de arkegonio, k ampleksanta la vaskulplantojn k briofitojn. SIN. embrioplantoj, kormofitoj, kormoplantoj, arkegoniplantoj.
    talofitoj.
  • embri (o)genezo
    Serio de la formoj, tra kiuj animala aŭ planta organismo trapasas de la fekundigita ovo ĝis la definitiva formo.
    individugenezo, ontogenezo.
  • embriologo
    Fakulo pri embriologio.
  • embriologio (Z)
    Fako de biologio pri la embrioj k ties disvolviĝo.
  • embri (o)tomio
    ĉiu enutera embriosekco.

    embrio


    Iel rilatitaj:

    alantoidx albumenx amnix blastemx blastulx blastx citokininx plantx seksx