[ ZOOLOGIO] Vulgara nomo de ĉiu insekto el la ordo de heteropteroj: cimojn karakterizas antaŭaj flugiloj kun interna ledosimila k ekstera lameneca partoj (duonelitro), dum la postaj flugiloj estas tute membranecaj; multaj cimoj havas odorajn (ofte malbonodorajn) glandojn. SIN. heteroptero cumo.
[ZOOLOGIO] G. (Cimex) de plataj, malbonodoraj insektoj el la ordo de hemipteroj, subordo de heteropteroj, kun kriplaj flugiloj: abomena ĉambro, k cimoj tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj (Z).
[ KOMPUTIKO] Fm nomo de fuŝo en komputila programo: sencimigilo.
fajrocimo (kn) Cimo 1 el la g. Pyrrhocoriss, ruĝa k vivanta en domoj, precipe en litoj, muroj, malantaŭ tapetoj k suĉanta sangon de homoj. SIN. lit· laŭso.
plantcimo (kn) Cimo 1, vivanta sur semplantoj. cimo