petalo

petal/o

[BOTANIKO] ĉiu el la internaj ĉirkaŭaj florfolioj, ĝenerale maldikaj, delikataj, blankaj aŭ okulfrape koloraj; la interna parto de perianto: petalo ĝenerale konsistas el limbo kaj ungolo; multpetala, plurpetala, senpetala floro. SIN. korolfolio.
sepalo, tepalo. [VIDU] petalaranĝ(iĝ)o.
  • petalaro
    Korolo.
  • petaleca
    (pp sepalo, brakteo, nektarujo k.a.) Aspektanta kiel petalo pro koloro aŭ formo.
  • kuniĝpetala
    (pp korolo, floro) Havanta parte aŭ tute kuniĝintajn petalojn.
  • kuniĝpetaluloj
    Nenatura grupo de florplantoj, karakterizataj de kuniĝintaj petaloj. SIN. gamopetaloj.
  • senpetaluloj
    Nenatura grupo de florplantoj, karakterizataj de la malesto de petaloj. SIN. apetaloj.
  • liberpetala
    (pp korolo, floro) Havanta tute liberajn petalojn.
  • liberpetaluloj
    Nenatura grupo de florplantoj, karakterizataj de liberaj petaloj. SIN. dialipetaloj.

    petalo


    Iel rilatitaj:

    apetalx florx plantx