bero

[ BOTANIKO] Frukto kun pli-malpli karneca k suka perikarpo, ĝenerale enhavanta plurajn semojn, kiel ribobero, tomato, vinbero, vakcinio.
peponedo.
  1. [ KOMUNUZO] Malgranda karneca frukto (sendepende de ĝia strukturo), kiel frago, frambo, sorpo.
  • beraro
    Aro da beroj sur sama tigo.
    grapolo, traŭbo.
  • senberigi
    Deŝiri la berojn, por ilin kolekti.
  • pseŭdobero , ŝajnbero
    [BOTANIKO] BERECA ŜAJNFRUKTO. [VIDU] berkonuso.
    bero

    bero

    Bildvortaro


    211-01 : Beroj (berarbustoj)
    211-02 -17 : saksifragoj
    211-03 : gros(arbust)o
    211-04 : floranta grosbranĉo
    211-05 : folio
    211-06 : floro
    211-07 : raŭpo de grosgeometro; arkrampa raŭpo
    211-08 : grosfloro [pligrandigita]
    211-09 : subkalika ovario
    211-10 : florkaliko (sepaloj)
    211-11 : groso, grosbero
    211-12 : ribo
    211-13 : fruktograpolo
    211-14 : ribo(bero)
    211-15 : fruktotigo (grapoltigo)
    211-16 : floranta ribobranĉo
    211-17 : florgrapolo
    211-18 : fragujo specoj: arbara, ĝardena, monata
    211-19 : floranta kaj fruktanta planto
    211-20 : rizomo
    211-21 : trifoliera folio
    211-22 : stolono
    211-23 : frago ŝajnfrukto
    211-24 : kaliko
    211-25 : semkerno, nukulo
    211-26 : fruktokarno, pulpo
    211-27 : frambujo kaj rubuso
    211-28 : frambofloro
    211-29 : florburĝono
    211-30 : frambo, plurobla frukto
    211-31 : rubuso
    211-32 : dorna grimpotigo, ĉiro

    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO fruktx grapolx kuirx kukx manĝx peponedx perikarpx plantx semx sukerx traŭbx vinx