trunko
*trunk/o
- [BOTANIKO] La plej dika, aera, porta parto de arbo, ligna kaj ĝenerale stara, sub kiu kreskas radikoj, kaj el kiu kreskas branĉoj: sekcaĵo de trunko montras de ekstere internen: ŝelon, floemon, alburnon, kernlignon; ĉe la bazo de la trunkoj oni vane serĉus junajn kreskaĵojn (B); ŝiaj larmoj falis sur la trunkon de la alno (Z); hedero grimpis sur la trunko de la kverko; ĝi malleviĝis laŭ la trunko (Z),
stipo, ŝtipo, tigo.
- [ANATOMIO] Parto de homa aŭ besta korpo, rigardata aparte de la kapo kaj de la membroj.
busto, torso.
- [ANATOMIO] La ĉefa parto de arterio, vejno, nervo ks, de kiu disiĝas pluraj branĉoj: brakocefala trunko (truncus brachyocephalicus); trunko de la atrioventrikla fasko.
- [MATEMATIKO] Malsupra parto de solido, kies supro estas detranĉita laŭ ebeno: trunko de piramido, de konuso.
- [ŜIPOJ] Tiu ĉefa centra parto de ankro, kiu finiĝas per la ŝpatkruco kaj portas la ŝtokon.
korpo, fusto.
trunka
Rilata al trunko: trunkaj tuberoj de maljunaj salikoj. trunki (tr) - [MATEMATIKO] Tranĉi al trunko: (f.) [GEOLOGIO] trunkita kristalo.
- [MATEMATIKO] Fortranĉi ciferojn aŭ aliajn simbolojn.
trunkaro
Kunaĵo de pluraj trunkoj, havantaj kunan radikon. *trunketo - [BOTANIKO] Maldika, iufoje duonligna trunko, precipe de arbustoj kaj arbustetoj.
- (ark.) = tigo: la trunketoj de la kanoj (Z).
bazotrunko
[AGRIKULTURO] La parto de vegetaĵo, sur kiun oni greftas greftaĵon. SIN. greftobazo. centrotrunko = trusfosto. vinbertrunko
Vd vino.
trunko
REVO: [trunko]
akselo.Arkigi la vertebraron.Brusta inflamo, tuso.brusto.Busto.dorso.Esti maldika ĉe la koksoj.flanko.Kapti iun ĉirkaŭ la korpo.Kava brusto de maljunulo.kokso.Kurba dorso.La brusta perimetro.lumbo.Malgrasa kiel skeleto, kiel balailtenilo.mamo.ripo.seksaj organoj.Sino.skapolo.ŝultro.talio.Tiel malgrasa, ke liaj ripoj estas kalkuleblaj.Torso.trunko.umbiliko.ventro.
korpo.
Iel rilatitaj:
akselx
arbx
branĉx
brustx
bustx
dendrokronologx
flankx
kolx
korpx
lignx
plantx
tabulx