grimpi

grimp/i (ntr) (3)

  1. Pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala surfaco, uzante la krurojn kaj eventuale la brakojn: grimpi sur arbon, rokon; ili grimpis tra la kamentubo malsupren (Z); mia prapatro Ruben, kiu dum tuta vivo grimpadis supren-suben (X).
  1. [BOTANIKO] Teni sin stara aŭ suprendirekta, fiksiĝante per adventivaj radikoj, krampoj, ĉiroj, dornoj, dornetoj ks.
    volviĝi, suprenrampi.
  • grimpa
    [BOTANIKO] Rilata al grimpado: [BOTANIKO] grimpa planto (SIN. grimpoplanto), organo.
  • grimp (ad)o
    Movo de grimpanto.
  • grimpado
    Mov (ad)o de homo, besto, planto grimpanta: la grimpado daŭris tri horojn.
  • grimpisto
    Sportisto, kiu grimpas sur rokojn.
  • grimpoplanto
    Planto kun grimpaj organoj (ekz. ampelopso, hedero, pizo). SIN. grimpa planto.
  • elgrimpi
    Eliri per grimpado: elgrimpi el la marĉejo (Z).
  • engrimpi
    Eniri per grimpado: engrimpi en boaton (Z).
  • malsuprengrimpi
    Grimpi malsupren: li malsuprengrimpis la ŝtuparon (Z).
  • suprengrimpi
    Grimpi supren: suprengrimpi sur la altaĵon (Z).
  • arbogrimpulo
    [ZOOLOGIO] Certio.

    grimpi

    Bildvortaro


    118-01 -61 : montogrimpado (montovagado, altmonta turismo)
    118-01 : ĉaledo; ĉaleto; (alp-asocia rifuĝejo, kabano, montara tranoktejo)
    118-02 -18 : grimpado (rokgrimpado)
    118-02 : rokmuro
    118-03 : rokfendo (specoj: rekta, kvera, diagonala)
    118-04 : kornico (specoj: rokkornico, herba kornico, rulŝtona kornico, neĝa kornico, glacia kornico)
    118-05 : montogrimpanto; montoturisto; alpinisto
    118-06 : grimpjako
    118-07 : grimpokuloto
    118-08 : rokotubo; kamentubo
    118-09 : rokokapo
    118-10 : memsekuriga ŝnuro
    118-11 : ŝnurmaŝo
    118-12 : grimpoŝnuro
    118-13 : rokelstaraĵo; roklistelo
    118-14 : libergrimpanto; solgrimpanto
    118-15 : magnezipudra ujo; saketo kun magnezia pudro
    118-16 : sekuriga ŝnurmaŝo
    118-17 : risorthoko
    118-18 : sekuriga ŝnuro
    118-19 -24 : glacigrimpado; glacigrimpa teĥniko
    118-19 : glacideklivo; firndeklivo; neĝodeklivo
    118-20 : glacigrimpanto
    118-21 : glacipioĉ(et)o
    118-22 : glaciŝtupo
    118-23 : neĝokulvitroj
    118-24 : alpa anorako kun kapuĉo
    118-25 : neĝblovaĵo; firnblovaĵo
    118-26 : glacikresto; firnkresto
    118-27 : glaĉero; glacikampo
    118-28 : glaĉerfendo
    118-29 : glaciponto; firnponto
    118-30 -32 : marŝo per gvidŝnuro
    118-30 : ŝnurunuaŭlo; ŝnurgvidanto
    118-31 : ŝnurduaŭlo
    118-32 : ŝnurtriaŭlo; ŝnurfinulo
    118-33 -35 : malsupreniĝo per ŝnuro; des- cendo per ŝnuro
    118-33 : maŝo de descenda ŝnuro
    118-34 : descendo per hokrisorta sidŝnuro
    118-35 : duflera sidilo (Düfler)
    118-36 -61 : montgrimpa ekipaĵo
    118-36 : pioĉeto
    118-37 : manrimeno
    118-38 : pioĉetpinto
    118-39 : hakeĝo de pioĉeto
    118-40 : truo por risorthoko
    118-41 : glacihakilo
    118-42 : glacimartelo; kombinita martelo por glacio kaj roko
    118-43 : universala grimpohoko
    118-44 : descend(ig)a ringhoko
    118-45 : glaciŝraŭbo
    118-46 : glacispiralo
    118-47 : risorthoko
    118-48 : ŝraŭbsekurigilo; ŝraŭba fermilo
    118-49 : grimpoboteto
    118-50 : profiligita plandumo
    118-51 : malglatigita ebonitrando
    118-52 : grimpfero; dekdenta grimpfero
    118-53 : dudekdenta grimpfero kun frontaj pintoj
    118-54 : dentoŝirmilo
    118-55 : rimenoj de grimpferaĵo
    118-56 : kabloligilo de grimpfero
    118-57 : kasko (kontraŭ ŝtonfalaĵoj)
    118-58 : fruntolampo
    118-59 : neĝgamaŝo
    118-60 : grimpozono
    118-61 : sidozono

    Iel rilatitaj:

    aktinidix alpx arbx plantx ĉirx ĝardenx ŝtupx