ĝermo

*ĝerm/o

  1. [ZOOLOGIO] [BOTANIKO] Juna animala aŭ vegetaĵa evoluontaĵo.
    bulbilo, embrio, sporo, ovolo, ĝermburĝono, ĝermfolio, ĝermradiko.
  1. [BOTANIKO] Tre juna planto, ĵus aperinta el semo: tiuj ĉi belegaj ĝermoj kreskos ĝis plena matureco! (Z). SIN. ĝermoplanto.
    plantido.
  1. (f) Komenca elemento de progresonta afero: havi la ĝermon de malsano, de ĉiuj malvirtoj; tiu ideo estas la ĝermo de la tuta sistemo; tiu eltrovo portas en si ĝermojn de vera revolucio en la industrio; tia malsameco entenas la ĝermon de multaj disputoj.
    markoto.
  1. [MATEMATIKO] Ekvivalentklaso de funkcioj, popare koincidantaj en ĉirkaŭaĵo de donita punkto: la garbo de la ĝermoj de ĉiuj holomorfaj funkcioj.
  • ĝermi (ntr)
    1. Aperigi ĝermon 2, komencante kreski: la semoj jam ĝermis.
    1. (f) Komenci disvolviĝi, formiĝi: la deziro ĝermis en mi; delonge tiu ideo ĝermis en lia cerbo; literaturo nur ekkomencas ĝermi en tiu lando; el la reciproka ekkono kaj kompreno ĝermas la paco.
      aperi.
  • ĝermado
    Ago de io ĝermanta: la ĝermado de la virtoj en la koro.
  • ĝermingo
    [BOTANIKO] Koleoptilo.
  • ekĝermi
    Komenci ĝermadon: (f) malamo ekĝermis en lia koro (Z).

    ĝermo


    Iel rilatitaj:

    asepsx burĝonx ovx plantx