trans

*trans


I- Prepozicio montranta lokon aŭ spacon, kuŝantan pli malproksime ol, kaj iel dividitan disde la objekto, kiun ĝi enkondukas:
  1. (sen lokŝanĝo): ili loĝas kontraŭ nia domo, trans la strato; antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo (Z); ili jam estas trans montoj kaj maro (Z) (malaperis); kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas (Z); se trans la tombo estas viv'ankoraŭ;
    cis.
  1. (kun lokŝanĝo): pensoj iras trans limo sen pago kaj timo (Z); tio estas belaj rakontoj el trans la montoj (Z); la hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj (Z); la limako uzis duonon da jaro por veni trans la sojlon de la pordego (Z); la hirundo leviĝis alte en la aeron trans arbarojn kaj lagojn (Z); ĵetu la pilkon trans la muron (B).

RIM. La diferencon inter 'tra'(movo de unu flanko al la alia de spaco, ebeno ks) kaj 'trans'(movo sur la alia flanko de spaco aŭ ebeno) bone montras jenaj Z-aj ekz-oj: mi forkuris trans marĉojn kaj kampojn, tra nudaj bariloj kaj senfoliaj arbaroj, al la libera maro (Z); la jura konsilisto iris tra la Orienta strato kaj trans la Altpontan plaĉon: la ponto [...] estis netrovebla (Z). Sed tiun distingon Z. ne ĉiam faris, kaj li kelkafoje uzis 'trans'(evi) kun la senco de 'tra': tiu stelo tre luma, en sia kurado trans arkaĵo la ĉiela; trans la buŝon de la rigidmiena mastrino glitis nun rideto (Z); aŭ de 'transverse sur': kavaliraĵon (ordenan rubandon) oni metas al vi trans la ŝultron (Z) (
balteo, kver/).
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • transa
    Estanta trans io: la transa trotuaro; la transa bordo (Z); mi ja ne kredas tiun transan mondon (K).
  • transe
    En transa loko: tio, li diris, estas nur transe de la akvo (Z); la reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan (X); tonoj sonis transe de la densa kurteno (Z); siajn ĝojojn la gento Tantala trovis nur transe de l' nokto eterna (Z).
  • transo
    Ia transa loko, regiono: li regis super la tuta transo de la Rivero (X).
  • transaĵo
    Io, troviĝanta transe: estu kiel vi volas, vi sennoma transaĵo! (Z) (apartenanta al la postmorta mondo).
  • transigi
    1. Fari, ke io estu transe de io: pakoj, kiuj sur malgrandaj naĝveturiloj estis transigataj sur la bordon (Z) (el la ŝipoj); transigi iun per boato trans la lagon; (f) la fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata (transdonata) de unu cikonio-patrino al alia (Z).
    1. Transturni: kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis (Z); la avino legas en sia preĝlibro, tiam la vento transigadis la foliojn (Z).
    1. [TEKNIKOJ] Transporti desegnon de unu surfaco sur alian, aparte sur litografian ŝtonon per speciala papero.
    1. Transforma: transigi alkoholon en ĝian aldehidon per oksidigo.
  • transigo
    Nombro transportata de unu ciferpozicio al la apuda pli alta dum aritmetika operacio: pozitiva transigo (dum adicio); negativa transigo (dum subtraho).
    prunto.
  • transigilo
    [TEKNIKOJ] Objekto aŭ aranĝaĵo, servanta por transigi energion, komunikon kc.
  • transiĝi
    Pasi, iri en transan lokon aŭ staton: la du viroj malsupreniris de la monto, kaj transiĝis (Jordanon) kaj venis al Josuo (X); baldaŭ ni transiĝos en alian loĝejon; sub la fandopunkto, la likvo transiĝas en la solidan staton.
  • transulo
    Tiu, kiu loĝas transe.
  • maltrans
    Cis.
  • netransigebia = necedebla.
  • III- Pref. , montranta:
    1. Pozicion transe de io: ĉio transmara estas ĉarma kaj kara (Z); la transriveranoj (X); translimaj amikecoj; la transmondo (post la morto); la transnacia lingvo E.
    1. Iradon transen: transiri; transĵeti; transkapigi; transpasi; transsalti; transporti la seĝon de tie ĉi sur alian lokon (Z); li donis sian leĝon al la maro, por ke la akvoj ne paŝu siajn bordojn (X); (f) transatendi (atendi ĝis la fino de) la malbonan veteron (Z); transvivi grandan doloron.
    1. Movon transversan, kiu tranĉas disigan spacon: ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj pretergalopis; transiru la torenton Arnon (X).
    1. ŝanĝon de loko aŭ stato: transplanti, transverŝi, transloki, transskribi; oni transdiras al li la vortojn de la loĝantoj (Z); mi transdonis ilin en viajn manojn (Z); formi (doni alian formon al) dezerton en kulturejon; la akcidento formiĝis en katastrofon (
      ŝanĝi, aliiĝi, aliformiĝi, metamorfozi); transkurinto (
      perfidi); mi prenos la devon respondi.
    1. [KEMIO] (en molekulo) ĉeeston de radikoj je la malsamaj flankoj de duobla ligilo.
      cis III, 1.
    1. [BIOLOGIO] Pecon de DNA, geno ks efikanta al alia molekulo de DNA ol la propra: transaga geno.
      cis III, 2.

    PMEG: [trans]


    tra.

    Iel rilatitaj:

    afinx botelx derivx plantx pozicix tra veturx