[ botaniko] G. (Aloe el asfodelacoj) de sukulentaj plantoj kun longaj, dikaj, sukplenaj, elbazaj folioj k kun tubformaj floroj en grapolo aŭ spiko sur longa pedunklo; ĉ. 365 sp-oj el la tropikaj k subtropikaj regionoj de Afriko, Arabio k Kanarioj; multaj sp-oj kultivataj por ornamo. [VIDU] agavo.

  • akvoaloo
    Stratioto.
  • aloaĵo
    [farmacio] Laksiga rezino, ricevata el folioj de iuj sp-oj de aloo.

  • Iel rilatitaj:

    agavx arbx asfodelx botanikx florx laksx lignx ornamx plantx rezinx stratiotx sukulentx