ebono

*ebon/o

  1. Malmola, peza, densa, nigra aŭ nigreta ligno de ebonarbo: vera ebono (el ebona diospiro); ŝajna ebono (el aliaj sp-oj ).
  1. [ BOTANIKO] (ark.) Alia nomo (Ebenum, nomenklature ne legitima) de diospiro.
  • ebona
    1. El ebono: ebona skatolo.
    1. Ebonkolora: ebonaj haroj.
  • ebonaco
    [BOTANIKO] Fam. (Ebenaceae) de dukotiledonaj arboj k arbustoj, plejparte dioikaj, kelkaj kun ligno nigra; ĉ. 485 sp-oj el 2 g-oj, i.a. diospiro.
  • ebonarbo, ebonarbusto
    [BOTANIKO] ĉiu arbo aŭ arbusto liveranta ebonon, apartenanta al la g-oj diospiro (precipe ebona diospiro, Diospyros montana), dalbergio (precipe Dalbergia melanoxylon) aŭ ankaŭ al Brya ebenus, Euclea pseudebenus k.a.
    dalbergio.

    ebono


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO arbx dalbergix diospirx lignx nigrx skatolx