[botaniko] [zoologio] La juna, mola, ĝenerale blanka, ligna tavolo, kiu troviĝas senpere sub la ŝelo de la trunko de dukotiledona arbo aŭ arbusto, k kiu ĉiujare formas novan rondon ĉirkaŭ la kambiumo: alburno kondukas la alsupran sevon.

  • alburn/o²
    1. [zoologio] Malgranda sp. (Alburnus alburnus) de fiŝo el la ordo de ciprinoformaj k fam. de ciprinedoj, kun molaj naĝilaj radioj k malgranda buŝo; ties skvamojn oni uzas en fabrikado de artefaritaj perloj.
    1. [zoologio] G. Alburnus k tre parencaj g-oj, kun la samaj karakteroj kiel alburno. SIN. blankfiŝo.


  • Iel rilatitaj:

    arbustx arbx bramx ciprinx fiŝx kambiumx lignx perlx sevx