pino
*pin/o
[BOTANIKO] G. (Pinus el pinacoj) de monoikaj pinglarboj kun ne okulfrapaj ŝosetoj, unuope portantaj fasketon el 2-5 (8) longaj pingloj, kun virseksaj floroj en grapolo ĉe la bazo de la ŝosoj kaj kun inseksaj, konusetformaj, subapeksaj infloreskoj, ĉe maturiĝo (en la dua jaro) iĝantaj lignecaj konusoj, kies skvamoj portas alajn semojn po du; ĉ. 90 sp-oj, precipe N-hemisferaj, pluraj kultivataj por ornamo aŭ forstumataj por ligno uzata en ĉarpentado, meblofarado kaj fabrikado de papero. arbara pino
Sp. (P. sylvestris) alta arbo kun ruĝe oranĝa ŝelo, kun duopaj, 4-7 cm longaj, blue verdaj pingloj kaj kun malgrandaj konusoj; hejma de Hispanio ĝis Kaŭkazo; grava forstarbo eĉ por nutromalriĉaj grundoj; la ligno estas utiligata por ĉarpentado kaj paperfabrikado, la balzamaj burĝonoj por medicino, la folioj por ekstraktado de esenco medicine kaj parfumindustrie uzata. blanka pino (evi) - = Vejmuta pino.
- = Halepa pino.
ĉinia pino
Tabula pino. Halepa pino
Sp. (P. halepensis) Pino, kun helkolora ŝelo kaj duopaj, helete verdaj pingloj; ofta en la U Mediteranea regiono, plantebla en sekaj, varmaj lokoj. hoka pino
Sp. (P. uncinata) Pino, el Eŭropaj montaroj, tre parenca al la arbara pino, sed kun malhele griza ŝelo kaj kun konusskvamoj havantaj apeksajn hokformajn elstaraĵojn po unu. Junnana pino
Sp. (P. yunnanensis) Pino, el S ĉinio, parenca al la tabula pino, sed kun pingloj pli longaj, ofte triopaj. Koreia pino
Sp. (P. koraiensis) Pino, el E Azio, kun kvinopaj, bluverdaj pingloj kaj manĝeblaj semoj. Korsika pino
Laricio. monta pino (evi) - = mugo.
- = pumilio.
- = hoka pino.
nigra pino
(P. nigra) Alta arbo kun duopaj, 8-15 cm longaj, rigidaj pingloj; hejma en la montaroj de Eŭropo kaj de U Azio, ofte forstumata; pluraj subsp-oj, i.a. laricio. ordinara pino, ruja pino = arbara pino. Siberia pino
Sp. (P. sibirica) Pino, el Siberio, tre parenca al cembro, ankaŭ kun manĝeblaj semoj. tabula pino
Sp. (P. tabuliformis, SIN. P. sinensis) Pino, el ĉinio, aspektanta kiel la nigra pino sed kun alsupraj branĉoj kaj kun tufa kaj plata, tabulaspekta supro. SIN. ĉinia pino. Vejmuta pino
Sp. (P. strobus) Pino, el NE Ameriko, rektatrunka, eleganta arbo kun daŭre glata ŝelo, kun 7-15 cm longaj, kvinopaj, maldikaj pingloj kaj kun 8-20 cm longaj, maldikaj, pendantaj konusoj; grava forstarbo, ankaŭ pororname kultivata. SIN. strobo. sukerpino
Sp. (P. lambertiana) Pino, el NU Ameriko, alta arbo kun kvinopaj pingloj kaj kun rekte stara trunko, elŝvitanta sukeran substancon.
cembro, laricio, pinio, pinastro, pumilio, strobo. pinacoj
Fam. (Pinaceae) de rezinaj, pinglohavaj arboj kaj trunkarbustoj; ĉ. 220 sp-oj el 12 g-oj, i.a. pino, abio, cedro, cugo, lariko, piceo. pinofitoj
[BOTANIKO] Filumo (Pinophyta) el la spermatofitoj. SIN. gimnospermoj. pinopsidoj
[BOTANIKO] Klaso (Pinopsida) el la gimnospermoj. SIN. koniferoj. pinfrukto
[KOMUNUZO] Pinkonuso.
Iel rilatitaj:
abix
apeksx
arbx
cembrx
cugx
florx
lignx
meblx
sukerx
tabulx