ŝalmo
*ŝalm/o
- Kano, kavigita kaj borita per kelkaj truoj, per kiu muzikis antikvaj paŝtistoj.
- Primitiva formo de fluto aŭ klarneto, kun anĉo kaj truoj.
- Tubeto, vegetaĵa aŭ artefarita, per kiu oni suĉas likvon: komunia ŝalmo; ŝalmo por koktelo.
- [TEKNIKOJ] Duobla tubo, per kiu, kombinante brulgason, hidrogenon aŭ acetilenon, kun oksigeno, oni povas ŝprucigi sur difinitan kaj malvastan lokon tre varmigan flamon, ebligantan luti, veldi aŭ fandi metalojn.
- = kulmo.
Pajnoŝalmo
Antikva muzikilo, konsistanta el serio da diverslongaj kanoj. sakŝalmo
[MUZIKO] Blovinstrumento, konsistanta el leda sako kiel aerrezervujo kaj el pluraj ŝalmoj, uzata de ĉiuj keltodevenaj gentoj (skotoj, Irlandanoj, kimroj, bretonoj kaj galegoj). SIN. sakfluto. suĉoŝalmo
ŝalmo 3.
Iel rilatitaj:
bambux
brulx
lignx
sakx