poplo

*popl/o


[BOTANIKO] G. (Populus el salikacoj) de dioikaj, falfoliaj, ofte grandaj arboj kun longpetiolaj, larĝaj folioj, kun floroj en longaj, pendaj amentoj aperantaj antaŭ la folioj, kaj kun fruktoj enhavantaj lanugajn semojn po multaj; ĉ. 35 sp-oj, N-hemisferaj, mezvarmejaj, humidejaj, el kiuj kelkaj havas lignon utiligatan por produktado de alumetoj, kestoj, papero.
tremolo.
  • blanka poplo
    Sp. (P. alba), el Eŭropo, U kaj C Azio kaj N Afriko, kun grize blanka ŝelo kaj 3-5-lobaj folioj malsupraflanke blankaj pro lanugo.
  • balzama poplo
    Sp. (P. balsamifera), el N Nord-Ameriko kaj mezvarma Azio, kun viskozaj ŝosoj kaj burĝonoj kaj kun ovalaj aŭ lancetformaj folioj malsupraflanke blankaj.
  • laŭrofolia poplo
    Sp. (P. laurifolia), el Azio, kun ronde ovalaj, pintapeksaj, dentaj folioj malsupraflanke blankaj.
  • nigra poplo
    Sp. (P. nigra), el Eŭropo kaj Azio, kun triangulaj, fajne dentaj folioj malsupraflanke verdaj.

    poplo


    Iel rilatitaj:

    arbx lignx