acero


* acero

[ botaniko] G. (Acer el aceracoj) de falfoliaj arboj k trunkarbustoj kun folioj, kiuj aŭtune montras belegajn kolorojn (de flava ĝis ruĝaj), kun sekaj, duflugiloj fruktoj ( dusamaroj) kun blanka aŭ hele brunruĝa ligno utiligata precipe por mebloj k tornaĵoj; 11 sp-oj el la N hemisfero k tropikaj montaroj.

  • sukeracero
  • Speco (A. saccharum), el N Ameriko, arbo kun 3-5-lobaj folioj (emblemo de Kanado), kun ligno utiligata por mebloj k kun suko, el kiu oni ricevas sukeron.
    negundo. [VIDU] platano.
  • Japania acero
    Speco (A. japonicum), el N Japanio, malalta arbo kun 5-7 lobaj, duoble dentaj folioj, pororname kultivita.
  • platanacero
    Speco (A. pseŭdoplatanus), el Eŭropo k U Azio, arbo kun pinte 5-lobaj, folioj k kun samaroj formantaj angulon ne pli ol 90°.
  • plataneca acero
    Speco (A. platanoides), el Eŭropo k U Azio, arbo vaste kultivata, kun longpinte 5-7-lobaj folioj k kun samaroj formantaj angulon preskaŭ 180°.



  • Iel rilatitaj:

    arbx botanikx lignx meblx negundx platanx samarx sukerx