stumpo

stump/o (3)

  1. Nedifektita restaĵo el fortranĉita membro: stumpo de amputita brako.
  1. Mallonga parto restanta el io, kies pli grandan parton oni fortranĉis aŭ fordetruis: stumpo de kandelo (Z); stumpo de trunko, de rompita glavo; stumpo de dento, de krajono; stumpo de brasiko.
  1. Restanta parto de la folio de registro, ĉeko, kvitanco ks, per kiu oni povas kontroli la detranĉitan parton (talono 1).
    bloko.
  • stumpa
    Prezentanta stumpon: hundo kun stumpa vosto; (f) la stumpa Parlamento (de Kromvelo, post elpurigado de la opozicio).
  • stumpeto
    Malgranda stumpo: vakskandelaj stumpetoj (Z); stumpeto de forbrulinta alumeto (Z).
  • stumpigi
    1. Fari ion stumpa.
    1. = trunki.

    stumpo


    Iel rilatitaj:

    blokx krurx lignx