tubo

*tub/o

  1. Longa kava cilindroforma diversmateria ilo, servanta por plej diversaj uzoj: plumba, kaŭĉuka, vitra tubo; tubo de pipo, de trumpeto, de pafilo, de kanono (paftubo); velditaj tuboj; tuboj de orgeno, de mikroskopo; kamentubo; gastubo aŭ ellastubo; tubo de boto; tubo de dentopasto.
  1. [ANATOMIO] Nomo de diversaj organismaj tiaformaj partoj: aŭda, orela, utera tubo; digesta tubo (SIN. nutrokanalo); kapilara tubo.
  1. a) [BOTANIKO] Malsupra tubforma parto de kuniĝpetala korolo aŭ de kuniĝsepala kaliko.

b) [BOTANIKO] ĉiu el la tubformaj konsistigaj elementoj de la himenio de iuj ombrelfungoj, ekz. boleto.
tubofungoj.
  1. [ELEKTRO] [FIZIKO] elektronika aranĝaĵo (ne plu aktuala), en kiu kondukto okazas tra vakuo aŭ gasa medio interne de vazo, nepenetrebla por gasoj: efluva tubo (vakua aŭ gasplenigita ampolo kun elektrodoj, en kiu la aplikata elektra tensio malŝargiĝas), katodradia tubo (elektronfaska tubo, en kiu la fasko povas esti koncentrata ĝis malgranda kversekca areo kaj variigata laŭ loko kaj intenso sur surfaco, sur kiu ĝi montras figuron aŭ videblan aŭ alimaniere detekteblan). SIN. elektrona tubo.
    ekrano 4, 5, monitoro 4.
  • aŭda tubo
    [ANATOMIO] Tubo, kiu kunligas la antaŭon de la timpano al la rinofaringo. SIN. orela tubo, tubo de Eŭstakio, otosalpingo.
  • elektrona tubo
    [ELEKTRO] Tubo 4.
  • floema, kribra tubo
    [BOTANIKO] Konduka tubforma elemento de floemo.
    vaskulo.
  • orela tubo
    [ANATOMIO] Aŭda tubo.
  • utera tubo
    ĉiu el la du duktoj inter la du ovarioj kaj la utero. SIN. salpingo.
  • tuba
    Rilata al tubo: tubaj perturboj.
  • tubi (tr)
    [MEDICINO] Enkonduki tubon en organisman kavaĵon: laringa, stomaka tubado.
  • tubaro
    Tuto de la tuboj en aparato, maŝino, banĉambro, domo, fabriko ks.
  • tubara
    Formita el tubaro: tubara skafaldo, ponto; tubara kaldrono.
  • tubeto
    Malgranda tubo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo (Z). [VIDU] tubetodentuloj.
  • tubingo
    1. ĉia aperturo, destinita ricevi ekstremon de tubo.
    1. Portilo de tubo.
      soklo.
  • tubisto
    1. Laboristo, kiu kunigas la tubojn en maŝino, instalaĵo ks.
    1. Pli racia nomo de plumbisto.
  • tubizi
    Provizi, ŝirmi per tubaro: tubizi ŝakton.
  • tubforma
    Havanta la formon de tubo: tubforma kanalo, fungo.
  • mikrotubeto
    [BIOLOGIO] ĉiu el la fadenformaj, proteinaj tubetoj de la eŭkariota ĉelo, kiuj konsistigas parton de ĝia skeleto kaj ofte rolas ankaŭ en giaj moviĝoj.
    mikrofibreto, mikrofilamento.
  • nanotubo
    [KEMIO] (kn) Longa tubforma, kelknanometrojn diametra karbonmolekulo, simila al tre streĉita fulereno.
  • dutuba
    [ARMEOJ] Havanta du paralelajn, paftubojn: dutuba fusilo.
  • aertubo
    Kaŭĉuka tuba ringo, provizita per valvo kaj rolanta kiel aerujo en la plej simplaj pneŭmatikoj.
    bendo, radrondo.
  • agordotubo
    Eta instrumento fajfiloforma, donanta la tonon A.
  • ampoltubo
    [KEMIO] Tubo kun ventroforma larĝiĝo.
  • bildotubo
    [TELEKOMUNIKOJ] Tubo en televida ricevilo, en kiu la ricevita bildo estas videbligata pere de katodaj radioj.
  • drentubo = drenilo.
  • ellastubo
    Tubo, fiksita ĉe la malsupro de aŭtomobilo, kaj servanta por ellasi la gasojn, rezultantajn el la brulo de la karburaĵo.
  • elektrontubo
    Tubo 4.
  • fumtubo
    [TEKNIKOJ] Tubo, tra kiu eligas la fumo de fajro ks.
  • genutubo
    Genuforma tubo servanta por kunigi du tubojn, kies aksoj estas ortaj unu al la alia.
  • *kamentubo
    Tubo, el masonaĵo aŭ metalo, tra kiu la fumo eligas el ĉambro: mallumaj kamentuboj starantaj super la tegmentoj (Z); grimpi tra kamentubo (Z); [GEOLOGIO] kamentubo de vulkano.
  • *kamentubisto
    Homo, kies metio estas skrappurigi la kamentubojn: malgranda kamentubisto staris kun sia ŝtupetaro (Z).
  • lumtubo
    Elektra lumigilo, funkcianta ĝenerale laŭ malŝarga principo.
  • niveltubo
    Tubo, konektita kun rezervujo kaj adaptita ekstere de ĝi, servanta por indiki la nivelon.
  • paroltubo
    1. Longa tubo, kiu servis por paroli inter diversaj partoj de domo, antaŭ la uzado de la telefono.
    1. Konusforma tubo, por aŭdigi la voĉon pli malproksime, ekz. inter boatoj.
  • pluvtubo
    [ARKITEKTURO] Vertikala tubo, fiksita ĉe muro de domo kaj direktanta la pluvakvon ekz. el tegmenta pluvkanaleto al trotuara defluilo aŭ al kloako.
    fluilo, pluvkanaleto.
  • provtubo
    [KEMIO] Tubforma vazeto ordinare el vitro, en kiu oni provas reakciojn ĉe likvoj aŭ gasoj.
  • serpenttubo
    Serpentoforma tubo de distililo, en kiu kondensiĝas la vaporo de la distilata substanco.
  • spermotubetoj
    [ANATOMIO] (tubuli seminiferi recti) Tubetoj, kiuj en la testiko kolektas kaj transportas la spermatozoojn.
  • suĉtubo
    Sifono.
  • malŝargotubo
    [FIZIKO] Duelektroda tubo, plenigita per diluita gaso, en kiu okazas malŝargo de jonoj aŭ elektronoj.
  • vomtubo
    [ARKITEKTURO] Mallonga tubo, kiu elverŝas la pluvakvon de la tegmenta pluvkanaleto rekte al la grundo.
    gargojlo.

    tubo


    forno. kameno.

    Bildvortaro

    279 : Instalisto


    279-01 : gas- kaj akvoinstalisto
    279-02 : duobla ŝtupeskalo
    279-03 : sekuriga ĉeno
    279-04 : fermokrano, tubokrano
    279-05 : gasnombrilo
    279-06 : konzolo
    279-07 : ascenda tubo, suprentubo
    279-08 : branĉtubo
    279-09 : konekta tubo
    279-10 : tubosega maŝino
    279-11 : tubostablo
    279-12 -25 : gas- kaj akvoaparatoj
    279-12 -13 : traflua akvovarmigilo
    279-12 : gasa akvovarmigilo
    279-13 : elektra akvovarmigilo
    279-14 : akvopelujo
    279-15 : flosilo
    279-16 : pelvalvo
    279-17 : pelakva tubo
    279-18 : akvo-aldukto
    279-19 : tirbrako, funkciiga brako
    279-20 -24 : radiatoro (de centra hejtado)
    279-21 : radiatora ripo
    279-22 : dutuba sistemo
    279-23 : aldukto, enira dukto
    279-24 : eldukto, elira dukto
    279-25 : gasforno
    279-26 -37 : kranakcesoraĵoj
    279-26 : sifono
    279-27 -29 : akvomiksa krano por lavabo
    279-28 : varmakva kranradeto
    279-29 : malvarmakva kranradeto
    279-30 : eltirebla hosa duŝilo
    279-31 : akvokrano por lavabo
    279-32 : spindelo
    279-33 : ĉapeto
    279-34 : akvokrano
    279-35 : flugila krano
    279-36 : akvokrano kun svingebla elfluilo
    279-37 : akvopelila krano
    279-38 -52 : tubfitingoj
    279-38 : intertubo kun ekstera ŝraŭbaĵo
    279-39 : redukta intertubo
    279-40 : ŝraŭbuma tubarko
    279-41 : redukta intertubo kun interna ŝraŭbaĵo
    279-42 : interŝraŭbitaj pecoj, interŝraŭbaĵo
    279-43 : mufo
    279-44 : T-peco
    279-45 : ŝraŭbuma tubarko kun interna ŝraŭbaĵo
    279-46 : tubarko, arkopeco
    279-47 : T-peco kun elira interna ŝraŭbaĵo
    279-48 : plafona angulpeco
    279-49 : redukta tubarko
    279-50 : krucopeco
    279-51 : angula intertubo kun ekstera ŝraŭbaĵo
    279-52 : angulpeco
    279-53 -57 : tubofiksiloj
    279-53 : fiksobendo, tubfiksa bendo
    279-54 : distanciga fiksobendo
    279-55 : dubelo
    279-56 : tubkateno
    279-57 : distanciga tubkateno
    279-58 -86 : iloj por instalado
    279-58 : izolbendo
    279-59 : bruliltenajlo
    279-60 : tubotenajlo
    279-61 : kombinita tenajlo
    279-62 : ŝovartika tenajlo
    279-63 : plata tenajlo
    279-64 : muftenajlo
    279-65 : rondnaza tenajlo
    279-66 : pinĉtenajlo
    279-67 : helice alĝustigebla boltilo
    279-68 : universala boltilo
    279-69 : ŝraŭbe alĝustigebla boltilo
    279-70 : ŝraŭbilo
    279-71 : trusegilo
    279-72 : metalsegila framo
    279-73 : vostosegilo, trapeza segilo
    279-74 : gaslutilo
    279-75 : lutlampo
    279-76 : lutzinko
    279-77 : ĉizilmartelo
    279-78 : martelo
    279-79 : lodo, bobela vertikalilo
    279-80 : serurista vajco
    279-81 : tubovajco
    279-82 : tubofleksilo
    279-83 : fleksoformo
    279-84 : tubotranĉilo
    279-85 : ŝraŭbaĵilo
    279-86 : ŝraŭbaĵa maŝino

    Iel rilatitaj:

    aerx ajutx alonĝx arterix aŭdx aŭtomobilx bazukx biciklx buretx cerbatanx domx fornx gasx kamenx lignx plumx ĉelx ĉibukx