piceo
*pice/o
[BOTANIKO] G. (Picea el pinacoj) de pinglarboj sen ŝosetoj, kun daŭraj, spirale insertiĝintaj pingloj, kun unuopaj virseksaj floroj kaj kun maturaj konusoj pendaj, defalantaj integraj; ĉ. 40 sp-oj, N-hemisferaj kaj malvarmejaj, pluraj kultivataj por ornamo kaj ĉarpentado; junaj arboj uzataj en N-Eŭropaj landoj kiel ornamaĵo ĉe la festo de Kristnasko.
abio, kristarbo. blanka piceo, glaŭka piceo
Sp. (P. glauca, SIN. P. alba), el N de N Ameriko, kun blankete verdaj, mallongaj pingloj kaj kun konusoj nur 3-6 cm longaj, kultivata por ornamo kaj fabrikado de papero. Jeza piceo
Sp. (P. jezoensis), el NE Azio kaj Japanio, kun plataj, malsupraflanke tre blankaj pingloj, kultivata i.a. kiel bonsaĵoj. ordinara piceo
Sp. (P. abies), el Eŭropo (montaroj kaj Skandinavio), kun malhele verdaj, kvarflankaj, pintapeksaj pingloj kaj kun cilindraj, 10-15 cm longaj konusoj, forstumata kaj pororname kultivata (multaj kf-oj). SIN. abi(o)piceo. orienta piceo
Sp. (P. orientalis) el Kaŭkazo, alta arbo forstumata kaj pororname kultivata. abi (o)piceo
Ordinara piceo.
Iel rilatitaj:
arbx
florx
lignx