kerno

kern/o

  1. [BOTANIKO] Ligneca endokarpo de iuj karnaj fruktoj (drupoj), kiu entenas la semon: kerno de abrikoto, de ĉerizo.
  1. [KOMUNUZO] La interna, malmola parto de karna frukto, kerno 1 aŭ semo malmolŝela aŭ semo tute malmola (ekz. de daktilo).
  1. (evi) = amando 2.
  1. [ELEKTRO] La interna parto de bobeno, volvaĵo aŭ magneto, plej ofte konsistanta el magneta materio.
  1. Konduktiva, interna parto de kablo, servanta por pluenkondukti elektron kaj konsistanta el unu aŭ pluraj konduktiloj (dratoj).
  1. [ANATOMIO] [BIOLOGIO] [FIZIKO] Nukleo.
  1. [GEOLOGIO] La interna parto de la terglobo, de galaksio ks: la kerno de Tero konsistas el ekstera kerno (de 2 900 ĝis 5 100 km, likva, precipe el fero) kaj interna kerno (de 5 100 ĝis 6 370 km, solida, precipe el fero kaj nikelo); galaksia, kometa kerno.
  1. (f) Centra, esenca parto de io: mi trovos la kernon de la vero (Z); li trovis la vojon penetrantan ĝis la mistera kerno de ĉiuj aferoj (Z); la kerno de la festo estis la parolado de la prezidanto; tio estas precize la kerno de la demando.
  1. [MATEMATIKO] (pp homomorfio) La malbildo de la neŭtrala elemento.
  • kerna
    1. Rilata al kerno: kerna kaĉo; [FIZIKO] kerna reakcio, strukturo; [KOMPUTIKO] magnetkerna memorilo.
    1. (f) Esenca, fundamenta: tiel kerna diro! (Z); la kerna ideo entenata en tiu vorto.
  • kerneca
    Fortika, sukplena, drasta: kerneca stilo (Z).
  • kerneto
    Unu el la malgrandaj kernoj en la interno de kelkaj fruktoj (piro, pomo, oranĝo, citrono).
    grajno 2.
  • senkernigi
    Forigi la kernojn de fruktoj, ekz. por konfitaĵo.
  • aerkerna
    [ELEKTRO] Havanta kernon el aero: aerkerna bobeno de transformatoro.
  • atomkerno
    [FIZIKO] La centra parto de atomo havanta pozitivan ŝargon, enhavanta preskaŭ la tutan mason de la atomo, kaj konsistanta el nukleonoj: atomkerna energio. SIN. nukleo 3.
  • bobenkerno
    [TEKSINDUSTRIO] Bobeno 1.
  • krajonkerno
    Grafitaĵo.
  • semkerno
    [BOTANIKO] Interna parto de la semo (semo sen la tegumentoj).
  • ŝraŭbkerno
    Centra, cilindra parto de ŝraŭbo, kiun ĉirkaŭas helica kanelo.

    kerno


    Iel rilatitaj:

    aerx amandx arbx atomx centrx fruktx fundamentx korpx korx lignx