fago
*fag/o
[BOTANIKO] G. (Fagus el fagacoj) de falfoliaj, monoikaj arboj kun virseksaj amentoj globformaj, longe pedunklaj, pendaj, kaj kun inseksaj amentoj malgrandaj, staraj, mallonge pedunklaj, nur 2-3 floraj, formantaj akenojn po 2-3 en moldorna kupulo malfermiĝanta per 4 valvoj; ĉ. 10 sp-oj el la ekstertropika N hemisfero, kelkaj ekonomie gravaj pro ligno multe utiligata, ŝelo medicine uzata kaj semoj, el kiuj oni ekstraktas oleon; precipaj taksonoj: Amerika fago
Sp. (F grandiflora, SIN. F. americana), el NE Ameriko. ĉinia fago
Sp. (F. sinensis) el ĉinio. Japania fago
Sp. (F. crenata, SIN. F. japonica), el Japanio. Ordinara fago
Sp. (F. sylvatica), el Eŭropaj arbaroj. sangofago
Kf de la ordinara fago ('atropunicea', SIN. 'atropurpurea') kun preskaŭ nigre ruĝaj folioj pro enhavo de antociano en la epidermaj ĉeloj. fagacoj
Fam. (Fagaceae) de dukotiledonaj, monoikaj arboj kaj trunkarbustoj, kies frukto estas akeno ĉirkaŭita de kupulo; ĉ. 700 sp-oj el 8 g-oj, i.a. fago, kastaneo, kverko kaj notofago. SIN. kupuliferoj. fagaro, fagejo
Arbaro el fagoj. fagofrukto, fagonukso
La frukto de fago. ŝajnfago
Notofago.
Iel rilatitaj:
arbx
lignx