bloko

  1. Peza, unupeca maso de mal· mola materio: bloko el petro, marmoro, ligno.
  1. Granda dika peco el ligno, metalo ks, uzata kiel firmaĵo sur kiu oni hakas, tranĉas, batas ktp aliajn aferojn: haketi brullignon sur bloko; bloko de amboso (
    beko, korno); meti sian kapon sur la blokon (de ekzekuto).
    ŝtipo.
  1. Tutaĵo, kies elementojn oni ne povas disigi: bloko da platoj (en akumulatoro); (analoge) bloko da veturiloj (tiel multaj, ke ili ne povas antaŭeniĝi); (f) tiuj proponoj formas blokon.
  1. [TIPOGRAFIO] Renversita litertipo, kiun oni metas provizore en la lokon de mankanta tipo.
  1. [ TIPOGRAFIO] Aro de paperfolioj parte kun-gluitaj aŭ -tenataj, de kiu oni povas laŭvole deŝiri foliojn: bloko de kalendaro, de ĉekoj, de vojaĝkuponoj.
    stumpo.
  1. [ TEKSINDUSTRIO] Longa ĉ. 30-metra strio da ŝtofo, kunvolvita ĉirkaŭ stango aŭ tabulo, por faciligi la manipuladon en butiko: disvolvante antaŭ la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo (Z).
  1. [ TEKNIKOJ] Relative memstara parto, kies aparta funkcio estas precize difinita, por ke oni povu projekti ĝin aparte k poste kunmeti en sistemon: interfaco inter blokoj; anstataŭigi difektitan blokon. SIN. sistembloko.
  1. [ POLITIKO] [ FINANCO] Unuiĝo, formita de politikaj partioj, aŭ de ŝtatoj, por atingi difinitan celon: bloko de la maldekstraj partioj; sterlinga, dolara, rubla bloko (da landoj, kies monunuoj dependas respektive de la sterlingo ktp).
  • bloki (tr)
    1. Bari per bloko: la falinta ŝranko blokis la pordon; (analoge) la manifestacio blokis la straton, la trafikon.
    1. Absolute senmovigi: bloki la radojn de aŭto; blokita bremso.
    1. [ ARMEOJ] ĉirkaŭsieĝi per seninterrompa gardo, por malhelpi la en- k el-iradon de homoj k varoj: bloki fortikaĵon, urbon, havenon.
    1. [FERVOJO] Teknike malhelpi enveturon de trajno en sekcion ankoraŭ okupatan de alia trajno.
    1. [TIPOGRAFIO] Provizore anstataŭigi mankantan tipon per alia renversita tipo: bloki la ĉapelitajn literojn; bloki (nelegeblan) vorton.
    1. [FINANCO] Malhelpi la spezadon, cirkuladon de biloj ks: bloki la konton de ano de malamika ŝtato; bloki la pagojn, la mendojn, la kreditojn.
  • blokado
    Ago de iu, io blokanta:
    1. blokado de aŭtovojo pro kolizio de kamionoj, pro neĝamaso;
    1. blokado de maŝino; (analoge) [ MEDICINO] blokado de la koro (perturbo de la miokardia kontrahiĝo, en kiu la ventriklo kontrahiĝas laŭ alia ritmo ol la atrio);
    1. [ARMEOJ] LEVI (ĈESIGI) LA BLOKADON; ROMPI LA BLOKADON; [HISTORIO] la Kontinenta blokado (ordonita de Napoleono kontraŭ Anglio);
    1. [FINANCO] blokado de la prezoj, de la salajroj.
  • blokilo
    [TEKNIKOJ] [ELEKTRO] Mekanika aŭ elektromagneta aranĝaĵo, por teni aparaton en difinita pozicio.
  • bloksekcio
    [FERVOJO] Kantono ekipita per bloksistemo.
  • bloksistemo
    [FERVOJO] TEKNIKA ARANĜO DE KANTONIGITA FERVOJLINIO POR CERTIGI SEKURAN SENPERAN TRAJNSINSEKVON. [VIDU] kantonigo.
  • malbloki
    ĉesigi la blokadon: malbloki la gvidsistemon de la raketo; malbloki kontingenton de sukero, kreditojn.
  • betonbloko
    [ARKITEKTURO] Peza, unupeca maso da betono, servanta kiel staranta fiksa maso, kontraŭpezo aŭ bazo de konstruaĵo.
  • cilindrobloko
    [TEKNIKOJ] Tuto de la cilindroj de motoro, kune kun la malvarmiga mantelo.
  • ĉevalbloko
    Ligna aŭ ŝtona bloko, sur kiun oni metas la piedon, por pli facile surseliĝi.
  • dombloko
    Aro da domoj, sen interspaco konstruitaj, limigita de kvar (iufoje tri) stratoj.
    kvartalo.
  • motorbloko
    [TERVETURILO] Tuto de la motoro, kluĉilo k rapidumskatolo, muntitaj sur unu sola framo.
  • notbloko
    Bloko el facile apartigeblaj paperfolioj, servanta por skribi notojn.
  • rulbloko
    1. (Z) Pulio.
    1. Mallonga cilindro el ŝtalo, uzata por faciligi per sia ruliĝado la ŝovadon de du pecoj unu sur la alia.
  • sistembloko
    Bloko 7.
  • stiftarbloko
    [MUZIKO] (pp piano) La bloko el tre malmola ligno, en kiun estas plantita la agordostiftaro.
  • tubobloko
    [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Betona bloko kun unu aŭ pluraj cilindraj kavaĵoj, destinitaj ricevi kablon, metota subtere unu apud alia kiel elemento de subtera dukto.
  • skizbloko
    Kajereto, sur kiu pentristo faras skizojn.
    bloko

    bloko


    Eble rilatitaj:

    -ant, arbx, aŭtomobilx, domx, lignx, murx, ŝtofx, ŝtonx,