frakseno

*fraksen/o

[BOTANIKO] G. (Fraxinus el oleacoj) de falfoliaj, poligamiaj aŭ dioikaj arboj kun kontraŭe duopaj, plume kunmetaj folioj 3-13-folieraj, kun grapoloj el unu- aŭ du-seksaj, malgrandaj floroj, senperiantaj ĉe kelkaj sp-oj, kaj kun unuflugilaj akenoj (samaroj); ĉ. 65 sp-oj el la N hemisfero, pluraj pororname kultivataj, kelkaj medicine uzataj, kaj la ligno de la ordinara frakseno (F. excelsior) uzata por agrokulturaj laboriloj, mebloj k.a.
orno.

frakseno


Iel rilatitaj:

arbx florx fruktx lignx meblx