kverko

*kverk/o

[BOTANIKO] G. (Quercus el fagacoj) de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj kaj arbustoj kun virseksaj floroj en pendaj, delikataj amentoj, kun inseksaj unuopaj floroj unuope ĉirkaŭitaj de involukro (kupulo), kaj kun fruktoj (akenoj nomataj glanoj), oblongaj aŭ ovoidaj, kun bazo ĉirkaŭita de ligneciĝinta kupulo; la malmola, fortika ligno de kelkaj sp-oj estas uzata por ĉarpentado, ŝipkonstruado, meblofarado k.a.; ĉ. 400 sp-oj el Eŭropo, Azio, N Afriko kaj C kaj N Ameriko, multaj forstumataj aŭ pororname kultivataj, i.a.:
  • blanka kverko = lanuga kverko.
  • daimia kverko, denta kverko
    (Q. dentata, SIN. Q. daimio), el E Azio, arbo kun obtuze dentaj, ledecaj folioj malfrue defalantaj.
  • kirmesa kverko
    (Q. coccifera), mediteranea arbusto aŭ arbeto kun vintrodaŭraj, dornaj folioj, sur kies ŝosoj oni iam bredis koĉedon (Kermococcus vermilio), tiam uzatan en la fabrikado de kirmeso.
  • lanuga kverko
    (Q. pubescens), el S Eŭropo, arbo tre parenca al la sesila kverko, sed malpli alta kaj kun folioj malsupraflanke lanugaj.
  • pedunkla kverko
    Roburo.
  • petra kverko
    (Q. petraea, SIN. Q. sessilifora), el U Eŭropo, alta arbo kun senpedunklaj kupuloj kaj kun malfrue defalantaj folioj lobaj, malsupraflanke senharaj aŭ preskaŭ senharaj. SIN. sesila kverko.
  • ruĝa kverko
    (Q. rubra), el NE Ameriko, ofte kultivata en Eŭropo, falfolia arbo kun pinte lobaj folioj aŭtune bele ruĝiĝantaj.
  • sesila kverko
    Petra kverko.
  • verda kverko
    Ilekskverko.
  • ilekskverko
    (Q. ilex), precipe Mediteranea, daŭrafolia arbo kun dorna randaj folioj iom similaj al tiuj de ilekso. SIN. verda kverko.
  • korkokverko
    (Q. suber), precipe Mediteranea, daŭrafolia arbo, kies trunkoŝelo liveras korkon.
    roburo.
  • kverkaro
    Arbaro el kverkoj.
  • kverkido
    Tre juna kverko: la freŝaj kverkidoj leviĝis el la eriko (Z).

    kverko


    Iel rilatitaj:

    arbx lignx meblx