planko

*plank/o

  1. [ARKITEKTURO] Horizontala ebeno, kiu konsistigas la malsupran parton de ĉambro, galerio kc, kaj sur kiu oni paŝas: ligna, pargeta, kahela, mozaika, ŝtona (Z), pavima (Z) planko; la planko estis el simplaj ne kolorigitaj tabuloj (Z); la planko en la ĉambroj prezentis pavimon el brikoj (Z); ricevante de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko (por dormi); la abocolibro falis sur la plankon (Z).
  1. La voja parto de ponto.
  1. En kluzo, kloako, akvedukto ks, la masonaĵa tavolo kiu ŝirmas la fluejon kontraŭ la erozio de la akvo.
  • planki (tr)
    Meti plankon sur grundon aŭ ĉarpentaĵon.
  • argilplanko
    Planko el batita tero.
  • kradplanko
    Planko, kies tabuloj havas ĉirkaŭ unucentimetran interspacon.

    Esprimoj

    La grandaj moneroj ruliĝis sur la planko (Z).
    La sako krevis k la greno ŝutiĝis sur la plankon.
    Mi ne scias kiel, mi maltenis la glason k ĝi falis sur la plankon.
    Skrapi la plankon per la piedoj (por protesti kontraŭ parolanto).
    Ĝi laŭte piedfrapadis la plankon, ĉar ĝi dancis mazurkon (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    argilplanko , kradplanko ,planki, planklumoj ,planko, plankoplinto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    betona
    kahela
    ligna
    mozaika
    pargeta
    pavima
    ŝtona

    frotbriligi
    frotpurigi
    marketri
    paŝi
    piedfrapadi
    skrapi
    vaksi

    enkaŭstiko
    ferdeko : unu el la horizontalaj ebenoj (plankoj) de ŝipo
    grundo
    kampeĉo
    klakdanco
    klinkero
    langeto
    lignomozaiko
    mato : (kutime ne delikata) kovraĵo por planko
    mozaiko
    nivelo
    pargeto
    patno
    pavimo
    paŝkrado
    pontferdeko
    solivo
    tabulo
    tapiŝo : pli-malpli luksa, ofte ornamita, teksaĵo aŭ nodaĵo sur planko
    tatamo
    tavolo
    trabo
    vakstapiŝo
    varfo
    ĉarpentaĵo
    ĉevrono

    Ankaŭ vidu:

    domo . tero .

    Iel rilatitaj:

    argilx betonx brilx dancx domx ebenx enkaŭstikx ferdekx grundx horizontalx horloĝx kahelx kampeĉx klinkerx kradx langx lignx lumx marketrx matx mozaikx nivelx pargetx patnx pavimx paŝx piedx plintx purx skrapx solivx tabulx tapiŝx tatamx tavolx terx trabx vaksx varfx ĉarpentx ĉevronx ŝtonx