fali

*fal/i (ntr)

  1. Pro manko de subteno rapide moviĝi de supre malsupren:

a) pp korpo, kiu malaltiĝas tuta de ia alto: kiam stelo falas, unu animo leviĝas al Dio (Z); se la ĉielo falus al tero [...] (Z); ne falas frukto malproksime de l' arbo (Z); falis el mano, prenu satano! (Z); falas pluvo (Z), neĝo (Z); li falis de ŝtupetaro, de la tegmento; fali en kaptilon (Z), en kavon (Z), foson (Z); la kato falis sur siaj piedoj (restis staranta post la falo); (analoge) falas perlo el koliero, folioj el arbo, haroj el ies kapo, dentoj de infano; (f) la suno jam falas (Z);
b) pp korpo, kiu malaltiĝas en unu el siaj partoj, dum la cetero restas fiksita: lasi fali sian robon, la velon; ŝtrumpoj falis sur liajn kalkanojn; haroj falantaj sur la frunton (Z); la kurteno falas (Z); lasi fali la manojn (Z) (pf: perdi la kuraĝon); la rigardo falis sur florojn kaj pentraĵojn (Z); (f) suna radio falis sur min (Z); la nokto falas (B).
  1. Pro perdo de la ekvilibro, ĉesi stari sur sia bazo: fali genue (Z), svene (Z), en sveno (Z); fali sur seĝon (Z); muta, la bela Sara falis en la brakojn de la rabeno (Z); ili falu dorsen (X); multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono (Z); fali al iu sur la kolo (Z), sur la kolon al iu (Z) (sin amike ĵeti al); fali ĉe ies genuoj; fali sur iun kun glavo (X) (sen malamike ĵeti al); Saul prenis la glavon kaj falis sur ĝin (X); li falis sub la radojn de vagonaro (Z); se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas (Z); falas statuo, domo al ruinoj.
    sinki.
  1. Suferi metaforan ŝanĝiĝon:

a) per malpliiĝo de iu mezuro: falas la barometro, la termometro; la temperaturo konstante falas (malpliiĝas); falas la lumo, la febro (Z), la prezoj (Z); nova streĉiĝo de la momente falinta energio (Z).
b) transirante de pli bona al pli malbona stato: fali en malfeliĉon (Z), mizeron, malesperon (Z), danĝeron (Z), malfavoron (Z), timon (Z), pekon (X), malsanon; fali en deklamadon (Z); li ofte falis en mediton; la tuta lando falis en la manojn de la malamikoj (Z); falinton ĉiu atakas (Z); fali de malforto de malsato; kiel malalten mi falis! (Z); falinta (malvirtiĝinta) virino; lia komedio falis (malsukcesis). [VIDU] dekadenci, fiaski, malprosperi.
c) ĉesante vivi ekzisti: vi falis, kiel oni falas de krimuloj (X); kiel fali, la herooj! (X); inter popoloj la muroj falos por ĉiam (Z) falis fortikaĵo, la urbo (Z); la entrepreno, tiu teorio, tia modo falis; la ministraro falis (devis eksiĝi); tiuj fortoj devis fali sub la malamika potenco de la malkapableco (Z); la romia imperio falis iom post iom ĉiuj miaj esperoj falis; lia tuta libertinismo falis antaŭ la vereco de l' fakto (B); se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo kaj lasus fali E-on [...] (Z).
perei malaperi, ruiniĝi. [VIDU] abismo.
  1. Ricevi ian direkton, celon (ofte pp malfeliĉaĵo): mizero (Z), insulto (Z), malbono, teruro falis sur lin (Z); sur lian verton falos lia krimo (Z); profunda dormo falis sur lin; la pesto falis sur la landon; suna radio falis sur min (Z); le pliboneco de E. antaŭ Volapük falas al ĉiu en la okulojn (Z); la elekto (Z), loto falis sur lin; sur vin falas la ŝarĝo, tasko, devo zorgi pri tio; (analoge) la akcento falas en la hungara lingvo ĉiam sur la unuan silabon; Pasko ĉi-jare falas en Marton.
    akiri, akcepti, bati, frapi, ricevi, trafi.
  • falo
    Movo de iu, io falanta:
    1. a) rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo (Z); la falo de la folioj; [FIZIKO] la libera falo (de korpo sub influo de gravito);

    b) falo de la krepusko; [FIZIKO] falo de potencialo; katoda falo;
    1. eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo (Z); alta muro, kies falo estos neatendita (X);
    1. a) fiereco venas antaŭ la falo (Z); altiĝas malvirtuloj, sed virtuloj vidos ilian falon (X); vestita kiel Eva antaŭ la falo (Z);

    b) la falo de Jeriĥo: la falo de ŝiaj esperoj (Z).
  • falado
    Daŭranta falo: dum la falado, li kroĉis sin al mia brako.
  • falaĵo
    Maso falinta (tero, folioj, rokpecoj ktp).
  • falegi
    Subite, forte fali: li sentas, kvazaŭ li falegas en senfinan malplenon (Z); la falego de subminita citadelo, de kamentubo (Z).
  • falema
    1. Ne stabila.
    1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Defalema.
  • *faleti
    Preskaŭ fali pro mispaŝo, stumbli: se iu iras dum la nokto, li faletas (N); en tagmezo ni faletas kiel en krepusko (X); fari faleton.
  • faligi
    Fari, ke iu, io falu:
    1. a) vento faligas la kaŝtanojn (f) ĉiu nesingarda vorto, kiun vi

    faligis kaj kiu vundis la koron (Z)
    b) faligi la ankron kinino rapide faligas la febron
    1. unu hako kverkon ne faligas (Z) timo faligas en reton (X) faligi sin sur glavon (X)
    1. a) li faligas malvirtulojn en malbonon (X) la daŭra sekeco faligis la agrikulturon en krizon multajn ŝi vundis kaj faligis (X)

    b) li faligas ĝian fortikaĵon (X) E. faligos la lingvobarojn
    1. la Eternulo faligis dormon sur la homon (X) por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael (X) [MATEMATIKO] faligi perpendiklon sur [...] .
      renversi, ŝanceli, delasi, pluvigi.
  • falilo
    Kaŭzo de falo:
    1. (p) kaŝita en la tero estas lia falilo (X);
    1. (f) pentu, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo (X); li estas kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem (X).
      ruino, tento.
  • alfali
    Atingi falante: [FIZIKO] la alfalanta lumo estas reflektata kaj refraktata; la loto alfalis al la pastro.
  • defali
    1. (pp fiksiĝinta korpo) De supre fali: defalas dentoj, skvamoj; kolekti defalintajn foliojn (petalojn) de rozoj (Z).
    1. De pli bona al pli malbona fali: defali de siaj esperoj; lasi defali siajn pretendojn (Z); la prospero de la regno rapide defalis; defalintaj anĝeloj, knabinoj.
      dekadenci, degeneri, devojigi, degradigi. [VIDU] sitelo.
    1. (ark.) Forlasi partion, ribeli kontraŭ: kiam ilia prudento ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia religio (Z); Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab (X); la Izraelidoj defalis de la Eternulo (X); revenu, defalintaj infanoj! (X).
  • defalo
    Ago de defalanta, stato de defalinta: tiu urbo ribeladis, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en ĝi (X); kia defalo! (Z)
  • defalaĵo
    1. Pecetoj el materialo, kiuj ĉe prilaborado (tornado, rabotado, fajlado ktp) falas teren, senrigarde de tio, ĉu oni povas ree uzi ilin aŭ ne: defalaĵo de altranĉita paperbloko; feraj defalaĵoj.
    1. Forĵetindaĵo.
      rubo 4.
  • defalema
    1. Inklina al defalo: tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman (X).
    1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Periode aŭ normale defalanta. SIN. falema 2, decidua (pp folioj, dentoj, kornoj, flugiloj ktp).
      efemera, kaduka.
  • disfali
    1. Diserigante fali: multaj domoj disfalis de la tertremo (Z); de guto post guto disfalas granito (Z); la kadavro jam disfalis al polvo; fendo (en muro) minacanta disfalon (X); disfaligi ilian semon inter la popoloj (X).
    1. Diseriĝante ruiniĝi, perei: sia klereco estas nur ludilo, kiu disfalas kiel sentaŭga putraĵo (Z); la regno de Aleksandro disfalis post lia morto en lokajn reĝejojn; disfalo de bankrotinta societo; ni devas eviti la disfalon de la lingvo je dialektoj (Z).
  • *elfali
    Eligante fali: la haroj al ŝi elfalis (Z); nuksoj venis, kiam dentoj elfalis (Z); diamantoj elfalis el ŝia buŝo (Z).
  • elfaligi
    Faligi el io: ŝi sentis, ke ŝi elfaligas el la mano unu el la iloj de laborakirado (Z); antaŭ ol venis al ŝi la akuŝigaj suferoj, ŝi elfaligis filon (X).
  • enfali
    1. Fali en ion profundan: enfali en kavaĵon, truon, riveron; vi ankaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero! (Z); lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas (Z); (f) kiel do efektive ni tiel enfalis? (Z) (estis trompitaj); certe ne, mi jam unu fojon enfalis! (Z).
    1. Fali en malbonan staton: virinoj, kies blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, en kiun ili enfalis (Z); enfali en malsanon (Z), mizeron (Z), malesperon (Z), ftizon (Z), deklamadon (Z).
    1. (pp supraĵo) Malsupreniĝi pro nesufiĉa subteno: la enfalinta mino; kun enfalintaj okuloj (Z), vangoj (Z); enfalinta brusto (B).
    1. Rapide sin ĵeti: kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn de la fratinoj! (Z); la knaboj tumulte enfalis en la salonon.
  • enfalilo
    Falilo.
  • enfalujo
    Truo en la tero, tiel aranĝita, ke besto aŭ malamiko tien falas surprizite.
  • forfali
    Fali kaj malaperi, fali kaj perei: mi pensis pri tiuj miloj da kadavroj forfalintaj sur la batalkampo; la esperojn de mia vivo mi vidis forfali en la abismon (Z); forfalas la malbeno (Z); (f) [MATEMATIKO] komuna faktoro de la du membroj de ekvacio forfalas.
  • refali
    1. Denove fali: refali en la rutinon, en la malnovan ŝovinismon (Z), en la malmolan realecon; refali en la pekon.
    1. (ark.) Malantaŭen fali: mortpale refalanta en sian seĝon (Z).
  • subfali
    1. Fleksiĝi, malleviĝi sub io tro peza: la branĉoj subfalis sub la neĝo.
    1. Ne kapabli kontraŭstari al, cedi al, esti subpremita, venkita de: li subfalis sub la malfeliĉo; ĉu ĉiu el ili ne povis iam subfali al tia sorto? (Z).
  • trafali (tr)
    Fali tra io: la ŝelo de la tero estas fortika, ni ne trafalas ĝin! (Z).
  • akvofalo
    Kaskado: falakvo signifas pli la falantan akvon mem, akvofalo pli la lokon de falado (Z).
  • akvotransfaligilo
    Akvobarilo, sur aŭ super kiu superflua akvo povas transflui el kanalo aŭ baseno.
  • datfalo
    Dato, je kiu oni devas pagi ŝuldon, plenumi devontigon ks.
    maturiĝo, templimo.
  • folifalo
    Defalo de folioj.
  • glitfali
    Fali pro glito: la reĝido glitfaladis sur la malseka herbo (Z).
  • kurzofalo
    Malplipreziĝo de kurza valoro.
  • ovofalo
    [ZOOLOGIO] Ovolado.
  • rokfalaĵo
    Falinta maso el rokfragmentoj.
  • rulfali
    Transkapiĝi senvole.
  • ŝraŭbfali
    [AVIADO] Descendi en kontinua (k ofte nevola) helico kun atakangulo pli granda ol la staŭla angulo.
  • tensifalo
    [ELEKTRO] La diferenco de elektra potencialo laŭlonge de konduktilo aŭ en aparato, tra kiu pasas kurento.
  • terfalo
    Defalo de amaso da tero, el monto ktp.
  • terenfalo
    Falo de tereno kaj ties rezulto.
  • uterfalo
    Ptozo de la utero. SIN. uteroptozo.

    fali


    abismo. akvo'falo,fal'akvo. Branĉoj falas sub la neĝo. Datfalo (Kiam oni devas pagi ŝuldon). degeneri. degradiĝi. dekadenci. devojiĝi. dis'fali. Dormego falis sur ilin. Ebria kiel lordo, barelo, ĝis falo sub la tablon. Eĉ plej ruza vulpo falas en kaptilon. sciuron, mungoton. ekvilibro. Enfali en malesperon. Esti faligita malsupren en paraŝuto. falanta stelo. fali en la okulojn. fali. faligi ankron. folio. Ili lotis kaj la loto falis sur lin, trafis lin. ĵeti. kurzofalo. La nokto falas. La suno jam falas. La urbo falis en la manojn de la malamikoj. Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. Liaj esperoj disfalis, forfalis en la abismon. libera falo. malaperi. malatigi. malleviĝi. malsupren. maturiĝo. Miloj da kadavroj forfalintaj sur la batalkampo. Neĝo falas dense, same kiel se da ĝi pluvus. Niaj esperoj falis en abismon. Pasko (ĉi-jare falas en marto). perei. Pluvo persistas, ĉesas, torentas, falas torente, rekomenciĝas. Rajdi sur ĉevalo, oni ne lernas sen falo. rubo. ruiniĝi. Rulfali sub la tablon. Sablero enfalis en mian okulon. Se la ĉielo falus al la tero. Si falis kaj ekkaptis min per la manoj (= siaj), je la piedoj (= miaj). Subfali sub la malfeliĉo. Temperaturo leviĝas, falas. Tio estas evidenta kaj falas al ĉiu en la okulojn. Unu hako arbon ne faligas. vangoj kavetaj, kaviĝintaj, enfalintaj, pufaj, rondaj, sulkoplenaj.
    batali. difekti. fiziko. frapi. morti. neĝo. pafi. pluvo. stelo. temperaturo.

    Iel rilatitaj:

    aerolitx arestx atakx balustradx batalx bum! decidux difektx fizikx flux frapx lignx mortx neĝx pafx pluvx saltx stelx sternx suprx teatrx temperaturx ĉesx ĝardenx ŝancelx