fasko

*fask/o

  1. Aro de samspecaj longformaj objektoj, kune tenataj aŭ ligitaj: tuta fasko de vakskandelaj stumpetoj (Z); fasko de kondukilaj tuboj, de muskolfibroj; fasko da rafanetoj (Z), floroj, pajlo, haroj; la patro aĉetis grandan faskon da angiloj (Z); ŝi havis sur la dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta (Z); ornama plumfasko; ŝlosilfasko (G).
    garbo.
  1. [HISTORIO] Ligaĵo de vergetoj ĉirkaŭ hakilo, kiu estis emblemo de la regado en antikva Romo.
  1. Aro ofte dudimensia, de linioj, lumradioj ks: fasko de lumradioj; li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis [...] (Z).
  1. (f) Kuniĝo kaj unuiĝo: kunigi en faskon ĉiujn disigitajn fortojn.
  1. [MATEMATIKO] Spaco de certa tipo super alia spaco: vektora fasko, la tanĝa fasko.
  • fasketo
    Maldika fasko: fasketo de elektraj fajreroj, fasketo da floroj, [BOTANIKO] floroj en fasketoj.
    bukedo, kvasto, peniko, tufo.
  • faskigi
    Kunmeti en faskon.
  • fadenfasko
    Speco de fasko, konsistanta el unu longa fadeno multfoje refaldita.
  • fefasko
    [BOTANIKO] Nenormala branĉetotufo, ofte en formo de balailo, kiu estiĝas ĉe lignecaj plantoj sekve de iritado de la histoj, ĝenerale fare de parazito, plejofte de fungo el uredaloj. SIN. balailoj de sorĉistinoj, ventnesto.
  • folifasko
    Fasko balailsimila, el branĉetoj kun la folioj, uzata en la finnaj vaporbanoj.
  • harfasketo (Z)
    Fasko de haroj, pritonditaj tiel, ke ili kunstaras sur la antaŭa parto de la kapo.
  • ŝpinfasko
    Vd ŝpini.

    fasko


    Iel rilatitaj:

    aĵurx buklx kun lignx ŝlosx