skulpti

*skulpt/i (tr)

  1. Formi figurojn el solida materialo, ekz. ŝtono, ligno, argilo, vakso, aŭ hakante, aŭ tranĉante, aŭ skrapante, aŭ knedante: li skulptis la buston de Kala (Z); sur ĝi estis skulptitaj cignoj kaj cikonioj (Z); ŝranko kun skulptitaj spiralaĵoj kaj foliaĵoj (Z); en la ĥorejo estis skulptitaj la sanktaj apostoloj (Z).
    ĉizi, cizeli, modli, eltranĉi.
  1. Priskulpti: skulpti lignon, marmoron; (f) rokoj skulptitaj de ventoj kaj pluvoj (Z).
    haki, prilabori.
  • skulptado
    Ago de iu, kiu skulptas: skulptado de koloso el montoroko mem; la skulptado el porfiro estas plej malfacila.
  • skulptaĵo
    Tio, kio estis skulptita: la skulptaĵo, per kiu ĝi estis kovrita, prezentis rozojn kaj tulipojn (Z); abstrakta skulptaĵo.
    bareliefo, statuo.
  • *skulptilo
    ĉizilo de skulptisto.
  • skulptinda
    Tia, ke ĝi meritas esti skulptita: skulptindaj formoj de virino.
  • skulptisto
    Artisto, kiu skulptas: la tri grandaj helenaj skulptistoj, Fidio, Praksitelo kaj Polikleto.
  • skulptarto
    Arto skulpti. SIN. skulpturo.
  • priskulpti
    Prilabori materialon per skulptado.

    skulpti


    Abstrakta skulptaĵo. La aŭtoro de skulptaĵo, de desegno. La skulptado el porfiro estas plej malfacila. Skulpti el la maso. Skulpti la buston de iu. Skulpti lignon, marmoron.
    Bareliefo. Busto de faraono el porfiro. figuro : videbla formo; simbola formo; klariga desegnaĵo; skulptaĵ(et)o; simbola vort-uzo. La aristokrataro de la arto. La arto por la arto. La artoj ricevis grandan akcelon dum tiu epoko. La krea potenco de artisto. La opinio de la publiko estas indiferenta por multaj artistoj. Lasi liberan kuron al sia fantazio. Malŝati la regulojn de la arto rajtas geniulo. monumento : konstruaĵo aŭ skulptaĵo por memorigi personon aŭ okazaĵon aŭ la iaman kulturon; verko, kiu memorigas ĝian aŭtoron (pro ĝia graveco.). skulptarto. skulpti : formi figuron el solida materialo (ŝtono, ligno, argilo.), hakante, skrapante aŭ knedante. Skulpturo. statuo : skulptaĵo prezentanta homon aŭ beston en pli-malpli natura grandeco. verko : arta skribaĵo (libro, rakonto, poemo), pentraĵo, skulptaĵo, muzikaĵo.; verki: fari ion tian.
    arto. aŭtoro. pentri. ŝtono. verki.

    Iel rilatitaj:

    akroterx anaglifx artx atelierx atlantx aŭtorx bildx bustx lignx meblx pentrx tranĉx verkx ŝtonx