artokarpo

[botaniko] G. (Artocarpus el morusacoj) de monoikaj arboj kun kunmeta ŝajnfrukto, devenanta el la kuniĝo de la veraj fruktoj ( akenoj), de la floroj k de la floraj receptakloj; ĉ. 50 sp-oj el Hindio k Malajzio, du ( panarbo k jakvarbo) kultivataj por manĝebla ŝajnfrukto k kelkaj liverantaj bonkvalitan lignon.
  • ordinara artokarpo
    Sp. de artokarpo (A. altilis, SIN. A. communis). SIN. panarbo.
  • diversfolia artokarpo
    Sp. de artokarpo (A. heterophyllus). SIN. jakvarbo.

    Iel rilatitaj:

    akenx arbx artokarpx jakvx lignx morusx panx