piro

*pir/o

  1. [BOTANIKO] Frukto de pirarbo; bereca ŝajndrupo dolĉa, sukplena, karneca, longforma, alpedunkle mallarĝiĝanta, manĝata kruda aŭ kuirita, uzata i.a. por konfitaĵoj kaj suko.
  1. [BOTANIKO] Iom similforma frukto aŭ tubero de iuj plantoj: terpiro.
  • pirujo, pirarbo
    Sp. de piruso (ordinara piruso), arbo kun blankaj floroj kaj kies fruktoj estas piroj 1; hejma en Eŭropo kaj U Azio, ekkultivata antaŭ ĉ. 4 000 jaroj, nun kultivata en la tuta mondo; multaj kf-oj.
  • pirforma
    Havanta la karakterizan formon de piro. [VIDU] ob/.
  • terpiro
    Tubera helianto.
  • piro/
    [KEMIO] Prefikso , uzata por nomi substancojn, kiuj rezultas el varmado de referenca substanco kun perdo de akvo, pirofosfato [ [MEDICINO] fosfato (Vd fosfo)], pirosulfato [VD SULFO)] aŭ de karbondioksido [PIROGAJLOLO (VD GAJLO)] .
  • RIM. La vortkomenco 'piro' troviĝas en iuj neanalizeblaj vortoj: pirolizo, piroluzito, piromagneta, pirotekniko k.a.

    piro


    Iel rilatitaj:

    arbx fruktx lignx vinx