splito

split/o (3)

  1. Maldika, ĝenerale akraranda aŭ pika peco de fendita aŭ rompita objekto: splito el ligno, osto; splito de obuso; dishaki lignan ŝtipon en splitojn (B); splitoj de la lanco flugis en la aeron (Z).
    rompitaĵo.
  1. [PRAHISTORIO] ŝtonfragmento derompita de nukleo per premo aŭ perkuto.
  1. [ELEKTRO] La peceto de duonkonduktanta kristalo, sur kiu integra cirkvito estas konstruita.
    ico, blato.
  • spliti (tr)
    Fendi (lignon ks) en maldikajn pecojn: nesplitebla vitro.
  • spliteto
    Eta splito, pli speciale, kiam ĝi vunde pikiĝas en la haŭton.
  • splitiĝi
    Fendiĝi en splitojn.
  • dissplitiĝi
    Rompiĝi, detruiĝi tiel, ke splitoj disĵetiĝas: la kolizio estis tiel fortega, ke la kariolo dissplitiĝis; (f) rapide la protestanta movado dissplitiĝis en mil sektojn.
  • harsplitado
    Harfendado.

    splito


    Iel rilatitaj:

    lignx ostx vitrx