gvajako

gvajak/o

[BOTANIKO] G. (Guaiacum el zigofilacoj) de daŭrafoliaj rezinaj kaj balzamaj arboj kaj trunkarbustoj kun pare plume kunmetaj folioj; 6 sp-oj el tropika kaj subtropika Ameriko, i.a. la oficina gvajako (G. officinale) kun malgrandaj, bluaj aŭ ruĝaj floroj en umbelecaj infloreskoj, kun balzama rezino medicine uzata kaj kun tre malmola, peza, nefendebla ligno, kiu iam estis uzata por lagroj de ŝiphelicoj, laboriloj ks. [VIDU] gvajakolo.

gvajakx


Iel rilatitaj:

lignx