karbo

*karb/o

  1. Malmola nigra substanco, konsistanta el preskaŭ pura karbono, devenanta nature aŭ arte de vegetaĵa materio, i.a. ligno, kaj uzata por hejti: grandpeca, mezpeca, etpeca karbo; karbo servas por ardaĵo (X); fari provizon da karbo por la vintro; konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo (Z) (oni gardas la signojn de sia deveno. [VIDU] korniko); ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo (X); natura karbo estas sedimenta petro; bruna karbo (bruna aŭ brunete nigra karbo, laŭ la karbonenhavo inter torfo kaj nigra lignito); grasa (SIN. bituma) karbo (relative riĉa je distileblaj substancoj); malgrasa karbo (relative malriĉa je distileblaj substancoj); (f) blanka karbo (falakvo uzata, por produkti elektron); verda karbo (flua akvo same uzata).
    antracito, gagato, ligno, lignito, torfo.
  1. Peco el tiu substanco: la lastaj karboj, kiuj restis de la terura brul' de nia domo (Z); mi blovis sur la ardantajn karbojn (Z); tiri karbon sur vitro (Z) (fari agacan grincon); mi bakis sur ĝiaj karboj panon (X); fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo (X) (vi igos Dion puni lin); sidi kvazaŭ sur flamantaj karboj (B) (senpaciencege;
    pinglo); (f) karboj ekflamis de Lia buŝo (X) (pro kolero).
    braĝo, briko, bulo.
  1. Parto el tiu substanco, uzata por aliaj celoj: pulvorigita karbo (farmacie uzata); homogena karbo (por arklampo); meĉa karbo (karbo por arklampo, kun meza kanalo plenigita per miksaĵo el karbaĵo kaj specialaj substancoj, destinitaj konstantigi la lumarkon); sorbigita karbo (elektrodo, farita el miksaĵo de karbaĵo kaj metalaj saloj, destinita pliigi la luman efikon); desegnaĵo per karbo ( [VIDU] karbokrajono).
  1. [KEMIO] Mll de karbono en tradiciaj nomoj de substancoj: karbido; karbocikla.
  • karba
    Rilata al karbo: karba formacio; karba polvo, polvero; karba gudro, peĉo.
  • karbaĵo
    Substanco parenca al karbo.
  • karbejo
    1. Deponejo, kie oni tenas karbon.
    1. [ŜIPOJ] Fako de la holdo, kie kuŝas provizo de karbo.
  • karbero
    Malgranda peco de karbo.
  • karbeto
    Braĝo.
  • karbido
    [KEMIO] Salo aŭ kombinaĵo de anjona karbono: fera (III)karbido, F3C (SIN. cementito); kalcia karbido, CaC2 (antaŭe uzata por produkti acetilenon en lampoj). SIN. karbonido.
  • karbigi
    1. Transformi organikajn substancojn en karbon per varmo: karbigi lignon, ostojn; karbigota lignostako.
      koakso.
    1. Bruligi ĝis nigra maso: nigraj karbigitaj traboj (Z) (de forbrulinta domo); la fruktoj karbigite pendis sur la nigrigitaj branĉoj (Z).
  • karbigejo
    Loko aŭ aranĝaĵo, por karbigi lignon kaj ricevi lignokarbon.
  • karbiĝi
    1. Iĝi karbo.
    1. Bruli ĝis nigriĝo: la macoj karbiĝis en la forno (Z); karbiĝinta panrostaĵo.
  • karbiĝo
    Transformiĝo de vegetaĵa materio al karbo.
  • karbisto
    1. Tiu, kiu faras lignokarbon.
    1. Tiu, kiu portas aŭ vendas karbon.
  • karbujo
    1. Ujo, en kiu oni transportas aŭ tenas la karbon en domo.
    1. [BIBLIO] Braĝujo.
  • karbumi (ntr)
    [ŜIPOJ] Provizi sin per karbo.
  • karbobaseno
    Regiono, el kiu oni elminas karbon en multaj lokoj.
  • karbodona, karbohava
    Entenanta karbon.
    karbonio.
  • karbogruzo
    Karbo, konsistanta el eroj de 0,8 ĝis 1,5 cm.
  • karbokopio
    Dokumento, ricevita sur karbopapero.
  • karbokrajono
    Bastoneto el karbigita ligno (ĝenerale de evonimo), uzata por desegni.
  • karbominejo
    Tuto de la galerioj, maŝinaro ktp, por eltiri karbon el la tero.
  • karbonigra
    Nigra kiel (ŝton)karbo.
  • karbopapero
    Papero ŝmirita per pigmentita tavolo (origine el karbo) preme transigebla kaj uzata por ricevi kopiojn de maneskribita aŭ tajpita dokumento.
  • karbopintoj
    La elektrodoj (el karbo) de elektra maŝino aŭ sparkoponto.
  • karbopolvo
    Karbo, konsistanta el eroj malpli grandaj ol 1 mm.
  • karbostako
    Stako el ligno, por fari lignokarbon.
  • hidrokarbido (evi) = [KEMIO] hidrokarbono.
  • fulgokarbo
    Bitumhava karbo, donanta dikan fulgon.
  • brunkarbo = bruna karbo.
  • lignokarbo
    Karbo, el karbigita ligno.
  • minkarbo
    Bonkvalita karbo.
  • ostokarbo
    Karbaĵo, ricevita per karbigo de ostoj kaj karno en fermita ujo.
  • ŝtonkarbo
    Minkarbo.
  • terkarbo = lignito.

    karbo


    Esprimoj

    Marŝi sur ardantaj karboj ne bruligante siajn piedojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    fulgokarbo,hidrokarbido,hidrokarbido,karba,karbaĵo,karbejo,karbero,karbeto,karbido,karbigejo,karbigi,karbisto,karbiĝi,karbiĝo,karbo,karbo(n)cikla,karbobaseno,karbobriketo,karbobulo,karbodona,karbogruzo,karbohava,karbokopio,karbokrajono,karbominejo,karbonigra,karbopapero,karbopapero,karbopintoj,karbopolvo,karbostako,karbovagono,karboŝipŝipo,karbujo,karbumi,lignokarbo,minkarbo,ostokarbo,terkarbo,tiokarboksiamido,ŝtonkarbo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    nigra
    varma
    bruli
    hejti
    mini: elfosi (karbon.) el tero; enmeti eksplodaĵon; minejo: loko, entrepreno kie oni elfosas substancojn
    antracito
    braĝo
    brulbriketo
    fajrujo
    hejtaĵo
    hidrokarbono
    karbona ciklo
    karbona dioksido : rezultas de la spirado de vivaj estaĵoj aŭ de la bruligado de karbonhavaj substancoj
    karbonhidrato
    karbonhidratoj
    karbonhidrido (= hidrokarbono)
    karbonido
    karbonkrajono
    karbono
    karbonpapero
    karbonĉeno
    karburaĵo
    koakso
    lignito
    ligno
    minejo
    mineralo
    mineralogio
    mino : kavaĵo en tero, sub tero, en roko., el kiu oni fosas substancojn (karbo, oro, salo.)
    torfo
    ŝtalo : tre malmola metalo el fero (Fe) kun iom da karbono (C)
    ŝtono

    Ankaŭ vidu:

    kemio

    Iel rilatitaj:

    antracenx antracitx antrakozx benzenx bitumx bosvelix braĝx brikx brulx cementitx ciklx elektrx fajrx hejtx hidrx kamenx karbonx karburx kemix koaksx lignitx lignx materialx mineralogix mineralx minx nigrx oksidx torfx varmx ŝtalx ŝtonx