juglando

*jugland/o

  1. [BOTANIKO] G. (Juglans el juglandacoj) de falfoliaj monoikaj arboj kun grandaj, alternaj, plume kunmetaj, tre aromaj folioj, kun floroj en amentoj kaj kun fruktoj (drupoj), unuope konsistantaj el ekstera karno (epikarpo kaj mezokarpo) kaj interna nukso, kies du lignecaj valvoj (endokarpo) ŝirmas unu semon; ĉ. 20 sp-oj, el SE Eŭropo, E Azio kaj Ameriko, pluraj kultivataj por manĝebla semo aŭ por ornamo, i.a.: nigra juglando (J. nigra), el E Usono, ornama arbo kun malhele bruna trunkoŝelo, kun ligno uzata por meblofabrikado kaj kun semo amargusta.
  1. [KOMUNUZO] Nukso de juglando 1, precipe de la reĝa juglando. SIN. juglandonukso.
  • reĝa juglando
    (J. regia), fruktarbo multe kultivata por valora nukso (juglando 2), kies manĝebla semo konsistas precipe el du grandaj, karakterize girecaj kotiledonoj; hejma en SE Enropo kaj SU kaj U Azio, kultivata en la mezvarmaj kaj varme mildaj regionoj.
    karjo.
  • juglandujo, juglandarbo
    Juglando 1.
  • juglandonukso
    Juglando 2.

    juglando


    Iel rilatitaj:

    arbx fruktx lignx meblx olex