tektono

tekton/o¹

  1. [BOTANIKO] G. (Tectona el verbenacoj) de 4 sp-oj de arboj el SE Azio, i.a. la granda tektono (T grandis), ĝis 50 m alta arbo kun grandaj, ovalaj, malsupraflanke blankafeltaj folioj kaj kun aroma ligno, malmola, neputrema, tre utiligata por konstruado de ŝipoj, vagonoj, pordoj, fenestroj, mebloj.
  1. [KOMUNUZO] Ligno de la sp. granda tektono.
  • tekton/o²
    [GEOLOGIO] Interndevena deformiĝo (faŭltiĝo, diaklaziĝo, faltiĝo k.a.) de la terenoj post ilia estiĝo.
  • tektona
    Rilata al tektono.
  • tektonismo
    Tuto de la tektonaj procezoj, orogenezo, epirogenezo kaj riftiĝo.
  • tektoniko
    [GEOLOGIO] Scienco pri la tektonoj.
  • tektonika
    Rilata al tiu scienco: tektona mapo.
  • plattektonismo
    Teorio (tre verŝajna), laŭ kiu la supra tavolego de Tero (litosfero) konsistas el platoj (kontinentaj kaj oceanaj), kiuj povas horizontale moviĝi sur la astenosfero.

    tektonx


    Iel rilatitaj:

    breĉix geografix lignx meblx sismx