tilio
*tili/o
[BOTANIKO] G. (Tilia el tiliacoj) de falfoliaj arboj kun pintapeksaj, plejofte korformaj folioj kaj kun flavetaj, odoraj floroj en akselaj infloreskoj, kies pedunklo parte kuniĝis kun longforma, helege flava, membraneca brakteo, kiu helpas flugdisporti la fruktojn; ĉ. 45 sp-oj, N-hemisferaj, pluraj por orname kultivataj, kelkaj medicine uzataj; la ligno, ĝenerale blanka, nepeza kaj mola, estas utiligata por tornaĵoj, lignoskulptaĵoj k.a.: la ĉarme odorantaj tilioj (Z); infuzaĵo el tiliaj floroj.
Iel rilatitaj:
arbx
florx
lignx