cedro

*cedr/o

[ BOTANIKO] G. (Cedrus el pinacoj) de koniferaj, monoikaj arboj kun vintrodaŭraj pingloj, unuopaj sur junaj ŝosoj, pluropaj sur ŝosetoj, k kun konusoj staraj, cilindro- aŭ barel-formaj; 4 sp-oj el la montaroj de N Afriko ĝis Azio, forstumataj por neputrema ligno, ĝardene kultivataj por ornamo k liverantaj esencon: majesta kiel cedroj (X); la traboj de nia domo estas cedraj (X).
  • Atlasa cedro
    Sp. de cedro (C. atlantica) el N Afriko, kun ofte bluverdaj pingloj.
  • Himalaja cedro
    Sp. de cedro (C. deodara) el Himalajo, kiu havas piramidan branĉaron kun malsuprendirektaj branĉopintoj k longajn, maldikajn, flavete verdajn pinglojn. SIN. deodaro.
  • Lebanona cedro
    Sp. de cedro (C. libani) el Libano, Sirio k Turkio, tre parenca al la Atlasa cedro, sed kun plata, ombrelforma branĉaro: Salomono uzis la Lebanonan cedron por la rekonstruo de la templo en Jerusalemo.
    cedro

    cedro


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO abix arbx deodarx koniferx lignx pinglx